Aranka Hettyey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stettner Aranka Irén |
Naskiĝo | 9-an de marto 1877 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de februaro 1953 (75-jaraĝa) en Józsefváros |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Emil Nadányi |
Okupo | |
Okupo | aktoro • universitata instruisto |
Aranka Hettyey [hetjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hettyey Aranka estis hungara aktoro, akademia instruisto. Ŝia nobela antaŭnomo estis makkoshettei, ŝia origina familia nomo estis Stettner, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungara sinsekvo) Nadányi Emilné. Aranka Hettyey naskiĝis la 9-an de marto 1876 en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de februaro 1953 en Budapeŝto.
Biografio
Aranka Hettyey frekventis privatan aktorlernejon de Zoltán Horváth (aktoro), poste ŝi debutis en Székesfehérvár. En 1897 ŝi sukcese debutis ankaŭ en Budapeŝto en Teatro Magyar. En la sekvaj jaroj ŝi ludis en tiutempaj gravaj hungaraj urboj. Inter 1914 kaj 1923 ŝi apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro en 1927. Inter 1923-1941 ŝi instruis en Teatra Akademio, ŝi verkis ankaŭ kelkajn studentajn lernolibrojn. Ŝi ricevis rolojn precipe en klasikaj tragikaj dramoj.
Elektitaj roloj teatraj
- József Katona: Banuso Bánk - Gertrudis
- William Shakespeare:
- La Tragedio de Reĝo Lear - Goneril
- Makbeto - Lady Macbeth
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (virina ĉefrolo)
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - Elizabeta
- Jean Racine: Fedro - titolrolo
Elektitaj roloj kinejaj
- Páris királya (1918)
- Júlia kisasszony (1919)
Ŝiaj libroj
- Jelmeztan (1931)
- Művelődéstörténeti jegyzetek (1932)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine