Aracruz Celulose S. A. | ||
---|---|---|
Aracruz Celulose S. A. | ||
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 1972 - 2009 | |
Sekvanto | Fibria | |
Jura formo | akcia societo (S. A.) | |
Fondita | en 1972 | |
Sidejo | San-Paŭlo | |
Lando | Brazilo | |
Agokampo | papera krudaĵo | |
ligno | ||
ISIN-kodo | US0384962041 | |
TTT | Oficiala retejo | |
Aracruz Celulose S.A. estis brazila kompanio, fondita en 1972, kiu produktis paperpaston el blankigita pasto de eŭkalipto. En 2009 ĝi kunfandiĝis kun Votorantim Celulose e Papel kaj ekprenis la nomon "Fibria". La nova kompanio plu havas sian sidejon en San-Paŭlo.
La kompanio posedis du fabrikojn, unu en Aracruz, en la subŝtato Espirito-Santo, kaj la alia en Guaíba, en Suda Rio-Grando. Ĝi ankaŭ havis arbarajn posedaĵojn en tiuj ŝtatoj, kaj en tiuj de Bahia kaj Minas-Ĝerajso.
Eksteraj ligiloj
- Kilombanoj haltigis la funkciadon de Aracruz Celulose (2007) Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.