Araba gumo (gummi arabicum) estas produkto de arboj el la genro akacio, speciale la Acacia senegal (ankaŭ A. arabica aŭ A. verek) kaj la Acacia seyal. Araba gumo estas rezineca gumo kiu liberiĝas kiam la ŝelo de la arbo estas difektita. Aliaj nomoj por araba gumo estas akacia gumo, hasbab-gumo aŭ kordofangumo. La arbo kreskas en regiono kiu etendiĝas de Okcidenta Afriko ĝis inkluzive la Araba duoninsulo. Gravaj produktolandoj estas Sudano, Ĉado, Niĝerio kaj Senegalo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.