Araba muziko (arabe الموسيقى العربية, latinliterigo laŭ la sistemo DMG kaj ankaŭ laŭ la sistemo ALA-LC de la usona Kongresa Biblioteko al-mūsīqá al-‘Arabīyah) estas la muziko de la tiel nomata "araba mondo" (: العالم العربي al-‘ālam al-‘arabī), do la arablingvaj ŝtatoj de la araba duoninsulo, de norda kaj orienta Afriko.
Araba muziko, dum sendependa kaj tre viva, havas longan historion de interagado kun multaj aliaj regionaj muzikaj stiloj kaj ĝenroj. Ĝi estas miksaĵo de la muziko de la araba gento de la Araba Duoninsulo kaj la muziko de ĉiuj popoloj, kiuj konsistigas la nuntempan "araban mondon". Kiel estis la kazo en aliaj artaj kaj sciencaj kampoj, araboj tradukis grekajn tekstojn kaj verkojn pri muziko kaj evoluigis la muzikan teorion surbaze de la muziko de antikva Grekio (inkluzive de la konceptoj sistema ametabolon, enharmonion, ĥromatikon kaj diatonon).
Ĝenroj: Raj
Konataj muzikistoj:
- Klasikaj: - Munir Bashir
- Modernĝenraj: - Cheb Mami - Khaled - Amr Diab
- Kantistoj: - Oum Kalthoum
- pop arabe mohammed assaf
Eksteraj ligiloj
- http://leb.net/rma
- http://www.coe.ufl.edu/webtech/Timemachine/music/Arabic/answer.htm Arkivigite je 2003-09-18 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.maqamworld.com/maqamat.html Arkivigite je 2003-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- http://oudclub.com/arabic-maqam/maqamat2-1.htm Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine