Ara Ŝiraz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Արամազդ Կարապետյան |
Naskiĝo | 8-an de junio 1941 en Erevano, Armena SSR |
Morto | 18-an de marto 2014 en Erevano, Armenio |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Panteono Komitas |
Lingvoj | armena |
Ŝtataneco | Armenio |
Alma mater | Yerevan State Institute of Fine Arts and Theater |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Hovhannes Ŝiraz |
Patrino | Silva Kaputikjan |
Frat(in)oj | Sipan Ŝiraz • Vanand Shiraz |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • pentristo |
Verkoj | Andranik statue, Yerevan Monument to Alexander Myasnikyan Q16388712 Tigran Petrosyan's monument monument to Paruyr Sevak |
Ara Ŝiraz (armene: Արա Շիրազ , n. la 8-an de junio 1941 - m. la 18-an de marto 2014) estis armena skulptisto. Lia patrino kaj patro estis la poetoj Silva Kaputikjan kaj Hovhannes Ŝiraz.
Biografio
Ara Ŝiraz naskiĝis kiel Aramazd Karapetjan (armene: Արամազդ Կարապետյան ) en Erevano en 1941. Li studentiĝis ĉe la Erevana Teatro kaj Instituto de Belartoj en 1966. Li partoprenis multajn ekspoziciojn pri junaj artistoj en Armenio kaj Sovetunio. De 1968 ĝis sia morto en 2014 li estis membro de la Artista Unio de Armenio. Liaj verkoj estis ekspoziciitaj en ĉefaj urboj de Sovetunio (Moskvo, Leningrado, Tbiliso) kadre de solaj kaj grupaj spektakloj. Li partoprenis la Festivalon de Armena Arto "De Urartu ĝis la Nuntempo" (Parizo, 1970). Ŝiraz karakteriziĝas per siaj monumentaj skulptaj artaĵoj.
En 1979 Ŝiraz ricevis la Ŝtatan Premion de Armenio pro siaj ornamaj skulptaĵoj ornamantaj la fasadon de la hotelo Dvin en Erevano. En 1977 li ricevis la titolon Multmerita Artisto de Armenio. En 1987 li estis elektita kiel prezidanto de la Artista Unio de Armenio, kaj membro de la Sekretariejo de la Artista Unio de Sovetunio.
En 2017, liaj verkoj estis montritaj ĉe la Nacia Galerio de Armenio en la ekspozicio "Ara Ŝiraz: Retrospektivo"[1].
Verkoj
La plej famaj verkoj de Ŝiraz inkluzivas la bustojn de Pablo Picasso, Jervand Koĉar, Hovhannes Ŝiraz kaj Vruir Galstjan. Multaj el liaj skulptaj komponaĵoj estas konstante ekspoziciitaj en la Muzeo de Moderna Arto de Armenio, la Ŝtata Galerio de Armenio, la Tretjakova Galerio kaj la Muzeo de Arto de Orientaj Nacioj en Moskvo.
La pentraĵoj kaj skulptaĵoj de Ŝiraz troviĝas en multaj privataj kolektoj tra la mondo: Moskvo, Sankt-Peterburgo, Tbiliso, Erevano, Bejruto, Parizo, Londono, Novjorko, Los-Anĝeleso, Ĉikago, Detrojto kaj Montrealo.
Liaj verkoj inkluzivas:
- Jeghiŝe Ĉarenc, Ĉarencavan (1977)
- Parujr Sevak, Erevano (1978)
- Aleksandr Miasnikjan , Erevano (1980)
- William Sarojan, Panteono Komitas, Erevano (1984)
- Tigran Petrosjan, Ŝakdomo, Erevano (1989)
- Hovhannes Ŝiraz, Panteono Komitas (1989)
- Sergej Paraĝanov, Panteono Komitas (1999)
- Andranik, Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto (2002)
- Hovhannes Ŝiraz, Distrikto Malatjo-Sebastio, Erevano (2005)[2]
- Vazgen la 1-a, Vaskenian Theological Academy , Sevan (2008)
Premioj
- Multmerita Artisto de Armenio (1977)
- Ŝtata Premio de Armenio (1979)
- Premio de la Prezidento de la Armena Respubliko (2008)
- Popola Artisto de Armenio (2009)
Referencoj
- ↑ MutualArt.com - The Web's Largest Art Information Service. (angle). Alirita 2020-06-27.
- ↑ armene azg.am - ՆԵՐԿԱՅԱՑՎՈՒՄ Է ՀԱՅԱՍՏԱՆԻ ՀԱՆՐԱՊԵՏՈՒԹՅԱՆ ՆԱԽԱԳԱՀԻ ՄՐՑԱՆԱԿԻՆ Arkivigite je 2012-03-08 per la retarkivo Wayback Machine