Araŭo | |
---|---|
![]() Blazono de Araŭo | |
![]() Rivero Aro apud Araŭo | |
![]() Mapo de la distrikto Araŭo | |
Distriktoj de Kantono Argovio | |
Kantono | Argovio |
Ĉefloko | Araŭo |
Koordinatoj | 47° 23′ N 8° 2′ O / 47.383 °N, 8.033 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ N 8° 2′ O / 47.383 °N, 8.033 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 67616(2007-12-31) |
Areo | 104,47 km² |
Loĝantardenseco | 647,23 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1901 |
La distrikto Araŭo (germane Bezirk Aarau) estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 67616 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas Araŭo.
Geografio
La distrikto Araŭo situas sude de la Svisa Ĵuraso kaj kongruas pli-malpli kun la aglomeraĵo de la distriktĉefurbo Araŭo. Ĝi havas areon de 104,47 km². Meze tra la distrikto fluas de oriento al okcidento la rivero Aro.
Najbaraj distriktoj
La disktrikto Araŭo limas en nordo al la distrikto Laufenburg, en oriento al la distrikto Brugg kaj la distrikto Lencburgo, en sudo al la distrikto Kulm kaj la distrikto Zofingo, kaj en okcidento al la distrikto Olten kaj la distrikto Gösgen ambaŭ en Kantono Soloturno.
Trafiko
Tra la distrikto Araŭo pasas la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Olten kun la regiona fervojlininodo Araŭo, de kie eliras diversaj trajnlinioj al ĉiuj direktoj. Tra la distrikto ankaŭ pasas la nacia aŭtoŝoseo CH-A1 de Berno al Zuriko.
Loĝantaro

Precipe pro ĝia bona trafika situ en la Svisa Mezlando en la triangulo inter la la urboj Bazelo, Zuriko kaj Berno, la loĝantaro de la distrikto Araŭo same kiel la loĝantaro de la tuta kantono konstante kreskis. Nur en la 1970-aj jaroj estis mallonga stagna periodo. Ek de 1980 tamen denove la kresko estis konstanta.
Komunumoj de la distrikto Araŭo
La distrikto Araŭo konsistas el la sekvantaj 12 komunumoj (stato 1-a de januaro 2010):
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
![]() |
Araŭo | 19'167 (2010-01-01) | 12.34 | 4001 |
![]() |
Biberstein | 1316 | 4.10 | 4002 |
![]() |
Buchs | 6283 | 5.36 | 4003 |
![]() |
Densbüren | 722 | 12.52 | 4004 |
![]() |
Erlinsbach | 3468 | 9.87 | 4005 |
![]() |
Gränichen | 6458 | 17.21 | 4006 |
![]() |
Hirschthal | 1392 | 3.53 | 4007 |
![]() |
Küttigen | 5401 | 11.89 | 4008 |
![]() |
Muhen | 3320 | 7.03 | 4009 |
![]() |
Oberentfelden | 7163 | 7.16 | 4010 |
![]() |
Suhr | 9397 | 10.59 | 4012 |
![]() |
Unterentfelden | 3793 | 2.87 | 4013 |
Totale (13) | 67'616 | 104.47 | 1901 |
Eksaj komunumoj
Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Rohr estis kunigita la kantonĉefurbo Araŭo kaj tiel ĉesis ekzisti kiel propra komunumo.
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
![]() |
Rohr | 3112 | 3.40 | 4011 |
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de la distriktoficejo Araŭo Arkivigite je 2009-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
- La distrikto Araŭo en la Historia Leksikono de Svislando
|
|