La Ar-Glaĉeroj (germane Aargletscher) estas grupo de kvar grandaj glaĉeroj sur la teritorio de la komunumo Guttannen okcidente de Grimselpasejo, kiuj postrestis de la iama glaciepoka Ar-Glaĉero (germane Aaregletscher) en Berna Oberlando, Kantono Berno, Svislando, nome
- Oberaar-Glaĉero (germane: Oberaargletscher; en Esperanto ankaŭ Supra Ar-Glaĉero)
- Unteraar-Glaĉero (germane: Untergletscher; en Esperanto ankaŭ Suba Ar-Glaĉero)
- Lauteraar-Glaĉero (germane: Lautergletscher; en Esperanto ankaŭ Laŭterar-Glaĉero)
- Finsteraar-Glaĉero (germane: Finstergletscher; en Esperanto ankaŭ Finsterar-Glaĉero)
La kvaropo de la Ar-Glaĉeroj famiĝis jam en la 19-a jarcento pro la natursciencaj studoj de la du glaciologoj Franz Joseph Hugis (1827) kaj Louis Agassiz (1840).
La Ar-Glaĉeroj estas la fonto de la rivero Aro.
Glaciepoka Arglaĉero
Dum la glaciepoko la Ar-Glaĉeroj estis tributglaĉero de la giganta Arglaĉero, kies glaciamasoj kovris kvazxaŭ la tutan Bernan Oberlandon kaj partojn de la Svisa Mezlando, kie ili kunfluis kun la Rodanglaĉero.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.