ovingoj el arĝentano

Arĝentano[1][2] - aŭ laŭ iuj lingvoj "Nov-Arĝento", de L. L. Zamenhof nomita laŭ la sinonimo alfenido[1][2] - estas specifa alojo el la metaloj nikelo, kupro kaj zinko, kiu aspektas tre simile al arĝento, sed kemie tute ne rilatas al ĝi. En la hispana kaj angla lingvoj oni ankaŭ nomas la metalon plata alemana respektive german silver, do "germana arĝento". Arĝentano kovrita per maldika tavolo de arĝento estas nomata "ĉina arĝento".

Ecoj

Arĝentano estas hele arĝente brilanta alojo el inter 45 kaj 70 procentoj da kupro, 5 ĝis 30 procentoj da nikelo, 8 ĝis 45 procentoj da zinko kaj eventuale tre etaj kvantoj da plumbo, stanofero. Pro la kvanto da nikelo ĝi estas aparte malmola kaj korodimuna.

  • Fandopunkto: ekde proksimume 900 °C, laŭ miksaĵo de la alojo ankaŭ pli alta temperaturo
  • Denseco: 8,7 g/cm³
  • Elektra rezistivo: proksimume 2–3·10−7 (Ω m)
  • Varma konduktivo: proksimume 25–35 W/(m K)
  • Koeficiento de varmodilato[3]: 16·10−6 K−1 ĝis 17·10−6 K−1

Referencoj

  1. 1 2 Nova PIV, paĝo 108
  2. 1 2 Doug Portmann, Donald Rogers. (1993) Kemia kaj scienc-teknika vortaro. Naperville, Illinois, U.S.A.: D.P. en Usono., paĝo 9
  3. Vd dilato laŭ PIV
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.