Du apudurbaj senmotoraj vagonoj (dekstre) en stacio Prievidza, Slovakio, 2002.
Tri apudurbaj dizelaj vagonoj, uzataj en branĉa linio de ĉefa linio Ĵilina - Koŝice, Slovakio, 2002.

Apudurba vagono estas fervoja vagono, destinita por veturigi pasaĝerojn je malgrandaj distancoj, ne pli ol 100-150 km, kutime apud grandaj urboj, aŭ inter proksimaj urboj.

Kutime tiaj vagonoj havas komunan salonon kun lignaj benkoj, la pordoj estas pli larĝaj ol en vagonoj por longdistancaj veturoj.

Ili ofte havas motoron kaj stirkabinon.

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.