aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2019:
- Okazis anonco de malkovro de nova specio de Hominioj, nomata Homo luzonensis, en la kaverno de Callao en Filipinoj.
- En Sudano, la prezidanto Omar al-Baŝir estas eloficigata kaj arestata de la armeo, post monatoj da manifestacioj kontraŭ lia regado.
- Dum la kontraŭterorisma operaco du supozitaj anoj de la Islama Ŝtato estis mortigitaj en urbo Tjumeno (Rusio). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Okaze de la 102-a datreveno de la morto de kreinto de Esperanto oni malkovris la Monumenton al juna Zamenhof en Bjalistoko.
- Incendio en la famega katedralo Nia Damo de Parizo detruis ĝian spajron, ĝian tegmenton kaj ĝian ĉarpentaĵon.
- Okazis multaj atencoj kontraŭ kristanaj preĝejoj kaj kontraŭ hoteloj en Srilanko, kaŭzintaj 310 mortintojn kaj pli ol 500 vunditoj dum la paskaj festoj en pluraj urboj de la lando.
- Papo Francisko en Vatikano donis sian tradician paskan benon Urbi et orbi.
- Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion pri seksaj perfortoj dum militoj malplenigitan je sia senco fare de la agado de Usono, Ĉinio kaj Rusio. La konsilio de sekureco tiel ne agnoskis la rajton aborti por gravedaj seksperfortitaj virinoj nek la kreadon de meĥanismo por jugaferi la seksperfortajn krimulojn.
- La Verĥovna Rada de Ukrainio aprobis la leĝon pri la ukraina lingvo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.