aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2013.
- Dum du horoj, 40 centimetroj da pluvo falis sur la urbo de La Plata, Argentino, kaŭzante mortigajn inundojn.
- Nord-Koreio fermis la limon al la sud-koreaj laboristoj kiuj provis veturi al la Gaeseong'a fabrikaro.
- Mortis hispana aktorino Mariví Bilbao, je la aĝo de 83.
- DCRI minacis administranton de Vikipedio por forigi artikolon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Banko de Japanio anoncis ke, por stimulo, ĝi pligrandigos sian aĉeton de registaraj obligacioj per ¥ 50 dln po jaro.
- 72 homoj mortis pro la disfalo de 7-etaĝa konstruaĵo en Mumbajo.
- Margaret Thatcher, eksĉefministro de Britio, mortis je la aĝo de 87.
- Mortis hispana aktorino Sara Montiel je la aĝo de 85, kaj hispana ekonimikisto kaj verkisto José Luis Sampedro, 96-jara.
- La ĉilia poeto Pablo Neruda estis eltombigata por kontroli la mortkaŭzon.
- La urugvaja Kongreso aprobis la laŭleĝigon de samseksa edzeco (sekvote de la franca Senato je la 12-a).
- En Tajvano, 600 pasaĝeroj vagonaron malokupis post trovo de bombo. Konfesis du suspektatoj je la 16-a.
- Demisiis Salam Fayyad, la ĉefministro de Palestino.
- La ribelestro Michel Djotodia fariĝis intertempa prezidento de Centr-Afrika Respubliko.
- Nicolás Maduro estis elektita kiel Prezidento de Venezuelo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Okazis la unua senata elektado en Kameruno.
- Bomboj eksplodis ĉe la finlinio de la Bostona maratono, mortigante tri homojn kaj vundante pli ol cent. Mortis unu suspektato dum pafado je la 18-a, kaj lia frato kaptiĝis poste.
- Eksplodo en sterko-fabriko en West, 31 km norde de Waco (Teksaso), detruis ĉirkaŭ 75 konstruaĵojn, mortigis 14 homojn kaj vundis centojn.
- Okazis la plej forta tertremo en Irano el 50 jaroj, kun centro en Baluĉio kaj magnitudo 7,8. Mortnombro ankoraŭ ne sciatas, sed 40 pakistananoj mortis.
- La novzelanda parlamento laŭleĝigis samseksan edzecon.
- Komenciĝis la 7-a Azia Kongreso de Esperanto en Jerusalemo, Israelo.
- Paŭzigitis neatendite la proceso de Efraín Ríos Montt pri genocido de 1 771 indiĝenaj gvatemalanoj en 1982.
- La gvidantoj de Kosovo kaj Serbio atingis partan akordon kiu ebligos iliajn aliĝojn al la EU.
- La itala kvazaŭĉefministro Bersani anoncis ke li demisios post elekto de nova prezidento.
- Okazis forta tertremo en Ĉinio, kun centro en Janan kaj magnitudo 6,6. Laŭ ŝtata amaskomunikilo mortis 193 homoj kaj estis vunditaj 12 200.
- La Prezidento de Italio, Giorgio Napolitano, reelektiĝis.
- Horacio Cartes elektiĝis kiel Prezidento de Paragvajo.
- Ĉiujn sankciojn pri Birmo forigis la Eŭropa Unio.
- Okazis balotado por la butana Nacia Konsilio.
- Okazis la Monda Tago de la Libro.
- Francio laŭleĝigis samseksan edzecon.
- La disfalo de ok-etaĝa konstruaĵo periferie de Dako, Bangladeŝo mortigis pli ol 400 homojn, plejparte vestistojn kiuj laboris por okcidentaj firmaoj en maltaŭgaj kondiĉoj. La proprietuloj estis ignorintaj malokupan ordonon post trovo de fendoj.
- Mortis 38 homoj pro incendio en mensa malsanulejo en Ramenskoje, Rusio.
- La Konsilio de Sekureco ĉiesvoĉe aprobis rezolucion krei 12 600-homan pactrupon por Malio.
- Eksploda kolizio de buso kaj batalruina nafto-kamiono kaŭzis 45 mortojn okcidente de Kandaharo, Afganio.
- Anonciĝis amnestio de la Sud-Sudana Liberiga Armeo kaj aliaj milicoj, post 14 jaroj de konflikto.
- La opozicia Sendependencpartio venkis dum la islanda elektado.
- Ĵuris enire nova itala koalicia registaro, kun ĉefministro Enrico Letta.
- Wael al-Halki, ĉefministro de Sirio, supervivis atencon dum veturado en Damasko. Korpogardisto mortis, dua korpogardisto kaj ŝoforo estis grave vunditaj.
- Foriris 43 el la lastaj 50 sud-koreaj laboristoj kiuj estis ankoraŭ en Gaeseong.
- Reĝino Beatrikso de Nederlando abdikis por Vilhelmo-Aleksandro, kiu iĝas la unua reĝo post 1890, kaj la plej juna reĝo en Eŭropo.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.