aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
4-a de aprilo
- La japana registaro anoncis je 12:16 (JST) ke "Nord-Koreio lanĉis flugaĵon", sed post 5 minutoj ĝi nuligis la anoncon. La japana ministerio pri defendo klarigis, ke radaro detektis ian flugon, kaj la ministerio mise anoncis tion kiel lanĉo de misilo. (Yomiuri Shimbun)
5-a de aprilo
- Je 11:30 (JST) Nord-Koreio lanĉis sateliton (nome balistikan misilon). La unua booster falis en la Japanan maron 280 kilometrojn okcidente de la gubernio Akita. Oni registris neniun falaĵon en la japanan teritorion. (Yomiuri Shimbun)
6-a de aprilo
- La regiono Abruco en centra Italio estis frapita de grava tertremo, kiu laŭ pormomentaj raportoj mortigis almenaŭ ducent homojn, vundigis du mil kaj senhejmigis sepdek mil. La tertremo, kiu atingis la nivelon 5,8 de la riĥtera skalo, aparte frapis la mezepokan regionan ĉefurbon L'Aquila kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn. Unuafoje dum 33 jaroj estis nuligita la Internacia Junulara Festivalo, kiu devintus komenci la 8-an de aprilo en la ĉemara parto de Abruco; tamen okazis senprobleme el la 19a al la 23a de aprilo en Peskaro la abruca parto de la renkontiĝo inter tri lernejoj kie oni instruas esperanton, respektive de Portugalio, Italio kaj Hispanio.
12-a de aprilo
- Abhisit Vejjajiva, la ĉefministro de Tajlando deklaris krizostaton por Bangkok kaj ĉirkaŭaj provincoj, pro manifestacio
14-a de aprilo
- Mortis Franca Akademiano Maurice Druon.
15-a de aprilo
- Francaj aŭtoj transiris de departementa al tutlanda aŭtokoda sistemo - la unua registrita aŭto surportis licencplaton (AA-001-AA) kun kroma (75) laŭ elekto de posedanto.
25-a de aprilo
- MOS publikigis ke disvastiĝas en Meksiko kaj Usono, mortis ĉirkaŭ 60 homoj pro porkogripo ĉirkaŭ Meksikurbo.(Yomiuri Shimbun)
30-a de aprilo
- Dum Reĝinotago en Apeldoorn Nederlando 38-jaraĝa viro klopodis ataki la aŭtobuson kun la reĝa familio. Per nigra Suzuki Swift li trarompis la barilojn kaj preskaŭ koliziis kun la reĝa aŭtobuso. Sep homoj mortis (inter kiuj la atakinto) kaj 13 estas vunditaj. La resta programo estis nuligita.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.