aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2007 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum aprilo de 2007.
Lundo, la 30-a de aprilo
- Mortis 23-jara kantisto Grégory Lemarchal, gajninto de "Star Academy 4", pro mukoviscidozo.
Dimanĉo, la 29-a de aprilo
- Baloto por prezidenta elekto en Malio. Amadou Toumani Touré, la antaŭa prezidento, gajnas la elekton, sed la aliaj kandidatoj klamis fraŭdon kaj ne akceptis la rezultojn.
- 100 protestantoj estas arestitaj pasintnokte en estona Narva lige kun la konflikto ĉirkaŭ la Bronza Soldato de Talino. Estona ministro pri defendo insistas, ke la monumento ne estis disigita dum transportado al la nova loko, kaj promesis, ke la bronza soldato estos reerektita ĝis la 9-a de majo en nova loko. Kelkcent policistoj eksiĝis en Estonio por ne plu havi devon batali kontraŭ popolo.
Vendredo, la 27-a de aprilo
Ĵaŭdo, la 26-a de aprilo
Manifestacio kontraŭ la reloko de la statuo al Soldato-Liberiginto en Talino (Estonio) kaŭzis morton de 1 persono kaj vundon de aliaj 43. Amasa protesto en Talino kaj aliaj urboj de la lando daŭris du tagojn. Malgraŭ ili la amasa tombo de sovetaj soldatoj ĉe la monumento estas elterigata nun.
Lundo, la 23-a de aprilo
- Pro subita koratako forpasis la unua postsovetia prezidento de Rusio Boris Jelcin.
Ĵaŭdo, 12-a de aprilo
Merkredo, 11-a de aprilo
- Duobla atenco okazis en Alĝero fare de Al-Kaida, en la sidejo de la registaro kaj en orienta kvartalo. Minimume 23 personoj mortis kaj pli ol 200 estas vunditaj.
Ĵaŭdo, 5-a de aprilo
- Ramzan Kadirov estis inaŭgurita kiel nova prezidento de Ĉeĉenio. 30-jara Kadirov tiel iĝis la plej juna regionestro de Rusia Federacio.
- La antaŭe kaptitaj britaj maristoj forflugis al Britio.
Merkredo, 4-a de aprilo
- Irana prezidento surprize sciigas, ke li donis amnestion por la 15 kaptitaj britaj soldatoj, kiel donacon de la irana popolo al la brita okaze de Pasko. Aliaj fontoj diras, ke la liberiĝon helpis interparoloj de Nancy Pelosi kaj Baŝar al-Asad en Sirio.
Mardo, 3-a de aprilo
- Amasprotestoj en Ukrainio, post eksigo de la tuta parlamento fare de prezidento Viktor Juŝĉenko. La parlamento ne akceptas la dissolvon pretekste, ke la prezidento ne havis rajton eksigi la deputitojn.
Lundo, 2-a de aprilo
- En la suda parto de la Pacifika Oceano du tertremoj kaj unu cunamo okazis, mortiginte en Salomonoj 15 personojn.
Dimanĉo, 1-a de aprilo
- La Araba Ligo ripetis sian oferton pri rekono de Israelo, se tiu akceptas la Saŭdi-pacplanon.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.