Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
La apostrofo ( ’ ) estas signo uzata en Esperanto kaj aliaj lingvoj por montri ellasitajn literojn. Ĝi troveblas ofte en poezio.
Uzado
Laŭ la Fundamenta Krestomatio, "La fina vokalo de la substantivo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo". Tiel, oni povas skribi apostrofon anstataŭ la fina -O de O-vorto, tamen la emfazo estas sur la sama silabo, ekzemple: apoSTROFo -> apoSTROF’. Ankaŭ, oni povas skribi la artikolon la kiel l’, forlasante la finan -a.
La apostrofo ’ ankaŭ similas la simbolon de la mezurunuo angula minuto ', kiu ofte anstataŭas ĝin.
Eksteraj ligiloj
- http://www.askoxford.com/asktheexperts/faq/aboutspelling/pizza Arkivigite je 2008-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.english.udel.edu/wc/handouts/using_apostrophes.html Arkivigite je 2006-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.dreamworld.org/tips/aaa%5Brompita+ligilo%5D
- PMEG: Normala apostrofado.