Apostola posteuleco aŭ apostola sukcedo estas la doktrino per kiu katolikismo, ortodoksismo kaj anglikanismo legitimas siajn episkopojn kaj do iliajn sakramentojn kaj instruon. Laŭ la doktrino, nur la episkopoj, kiuj sukcedas al la apostoloj de Jesuo Kristo, institucie kaj senrompe, estas fidindaj instruantoj de la kristana vero. La doktrino ricevis klaran esprimon en la skriboj de Sankta Ireneo en la 2-a jarcento.
Post du mil jaroj la doktrinon ankoraŭ tenas katolikismo, ortodoksismo kaj anglikanismo -- aŭ 67% de la kristana mondo -- sed ne de protestantismo, kiu anstataŭ instruas la doktrinon de sola scriptura.
Apartaj atestoj
Kiel fakto-pruvo oni apogiĝas sur la proklamata konscio de diversaj eklezioj kiuj de ĉiam konfesas sian episkopan ligilon kun unu el de la dekdu apostoloj senditaj de Jesuo. Tipa kazo estas, ekzemple, tiu de Romo kies Eklezio radikiĝas en la misio de Sankta Petro ĝuste en Romo, kaj diversaj apostoloj en Antioĥio.
Jen alia aparta informo pri tiu apostola posteuleco. En la jaro 96 papo Klemento la 1-a sendis Leteron [1]al la kristanoj de Korinto. Tiu Letero montras ke la apostola posreuleco estis tre konata ekde la epoko de la praa Eklezio. En ĝi, fakte, oni legas: ”Predikante tra kamparoj kaj urboj, ili (la Apostoloj, n.d.t) instruis en la Sankta Spirito siajn primicojn (la unuajn konvertiĝintojn, n.d.t.) kaj ilin konstituis episkopojn kaj diakonojn de la estontaj kredantoj” . Estis do la apostoloj kiuj ordinis la unuajn episkopojn kaj tiuj, pro ordono de la unuaj estus farintaj la samon, kiel aldonas Klemento: “Ankaŭ niaj Apostoloj sciis, pere de la Nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke estus kontrastoj rilate la episkopan dignecon. Pro tio, antaŭkoninte la estonton, ili starigis tiujn indikitajn (nome episkopoj kaj diakonoj); kaj ordonis ke kiam tiuj ĉi mortos, aliaj virtaj homoj posteulos en la ofica regado” .
Estas, tiu, tre antikva atesto, ekstere de la Biblio, prezentita de la historio, pri la apostola posteuleco' kaj pri la hierarkia strukturo de la Eklezio.
Notoj
- ↑ Tiun leteron eblas legi ankaŭ en esperanto. Vidu: esperantigita deArmando Zecchin.