La Nova Testamento priskribas, rilate Sanktan Petron, la luman ascendon de fiŝkaptisto al disĉiplo kaj poste al plej alta reganto de la Eklezio, ilustras lian aktivecon en Jerusalemo, la persekutojn de la Sinedrio, la renkonton kun Sankta Paŭlo, la rilatojn kun la naskiĝintaj kristanaj komunumoj; sed ĝi silentas pri multo alio precipe pri lia ĉeesto en Romo kaj lia martiriĝxo. Por tio entreprenas la Aprokrifoj pri la apostolo Petro.
La tradicio pri la martiriĝo de Petro en Romo estas nediskutebla kaj subtenata de arkeologiaj kaj epigrafaj, krom de literaturaj fontoj antikvaj kaj aŭtoritataj (ekde Ignaco el Antioĥio, siavice martirigita en Romo en 107) kaj tamen malmultaj; inverse, la apokrifoj kiuj rakontas la eventojn de la apostolo Petro riĉas je detaloj, el kiuj la ikonografio abunde atingis: oni pensu al la baraktoj kun Simono la Magiisto kaj al la krucumo kun la kapo orientita teren.
Kiel distingi, do, la historiajn verojn el tiuj legendaj?
Genro de la kristana antikva literaturo
“Apokrifoj” el si mem devenas el la antikva greka απόκρυφος (ἀπό = κρύπτω = kaŝi, termino kiu estis dekomence utiligita de gnostikuloj (gnostikismo estis artikolita religia-filozofia movado kiu atingis sian plejgrandan vastiĝon en la 2a/3a jarcento) por indiki nekonatajn tekstojn, kaj kiu estis adoptita de la Patroj de la Eklezio por alarmi pri nekanonaj tekstoj de la Nova kaj Malnova Testamentoj, kaj fariĝis fine sinonimo de malvera.
La apokrifoj, reale, plentitole apartenas al la antikva kristana literaturo kaj konstituas veran kaj propran literaturan genron en kiu sugestioj kaj elpensaĵoj de pura fantazio kunfandiĝas kun aŭtentaj historiaj datenoj: se la kvar evangelioj kaj la Agoj de la Apostoloj, krom esti diinspiritaj, estas stilsobraj kaj historifunditaj, la apokrifoj kontentigas la emon al mirinda kaj retorika de la fidelularo. Naturas, do, ke la tekstoj koncernantaj Petron, kompilitaj prefere inter la 2-a kaj 4-a jarcentoj, estas tre nombraj (oni povas citi 17 distingeblajn “historiojn”, siavice nin atingintaj plurversie kaj plurlingve): antaŭĉio la Agoj de Vercelo, la Pseŭdo-Lino kaj la Pseŭdo-Marĉelo, iuj aliaj malpligravaj tekstoj kiuj al tiuj parte surmetiĝas kaj la tieldirita pseŭda-klementa romano (Homilioj, la letero de Klemento al Jakobo). Aliaj apokrifoj ankoraŭ sin honoras kiel “apokrifoj de Petro”: du apokalipsoj, evangelio kaj iuj leteroj.
La spiritaj-fizikaj kunpuŝiĝoj kun Simono la Magiisto
Al tiu ampleksa kaj varia rakonta bazo, aparte al la Agoj de Vercelo kaj al la Pseŭdo-Marĉelo, inspiriĝis antaŭe la Patroj de la Eklezio, poste la literaturo (oni pensu al 14-a jarcenta Ora Legendo de Jakobo de Voraĝino), kaj la figura arto: sufiĉu ĉitie citi la Caduta de Simon Mago de Cimabue, la disputojn de Petro kaj Simono la Magiisto antaŭ Nerono de Filippo Lippi kaj la sennombrajn krucumojn kun la kapo malsupra…
La ikonografio preferis koncentriĝi sur la legendaj luktoj de Petro kaj la Magiisto. Se en la Agoj de la Apostoloj tiu estas priskribita kiel magiisto de Samario kiu koruptas la popolon kaj kiu, baptita, provis aĉeti la povon sanigi malsanulojn kaj forigi la demonojn, la apokrifoj plilongiĝas sur la luktoj kun Petro, en Oriento kaj precipe en Romo, kie la supoziĝinta dia mesaĝisto plenumas sorĉitaĵojn por konvinki la popolon kaj la imperiestron.
Kio veras en ĉio tio? Malmulte aŭ nenio: en lia kontraŭkrista kaj herezula figuro estas fantazie esprimitaj, de la apokrifoj, ĉiuj eblaj kontraŭuloj de Petro.
Historiaj, male, estas la predikado kaj la martiriĝo de Petro en Romo Li tien alvenis unuafojon en 41-42, por renkonti Markon, la evangeliiston lian disĉiplon, kaj duan fojon multajn jarojn poste, ĝis la mortokondamno decidita de Nerono (eble en 64, sine de violenta persekuto kaj ekzekuto de kristanoj).
Rilate la aliajn fantaziajn elementojn entenatajn en la apokrifoj havas eĉ pli malpli historan fundamenton ol la antaŭaj: ekzemple, la morto de Simono la Magiisto – dum, foje, Nerono ordonas konservi lian korpon esperante ke ĝi revenu al vivo…
Martiriĝo de Petro: krucumo kun la brakoj kaj kapo malalte kaj la piedoj alte
La diversaj rakontoj konkludiĝas kun la martiriĝo de Petro, kiu el la kruco pludiras konfortajn vortojn al la fratoj kaj laŭdajn himnojn al la Kruco kaj al Jesuo, kaj kun iuj detaloj koncerne lian entombigon.
En la plej antikvaj kompilaĵoj la martiriĝo de Petro estas klare distingita el tiu de Paŭlo, dum en tiuj pli malfruaj ili estas okazigitaj kronologie koincidantaj (en iuj versioj Paŭlo aperas ĉe Petro ankaŭ dum la disputoj kun Simono la Magiisto): la institujciĝo de la liturgia festo de la 29-a de junio, fakte, referencas al martiriĝo de ambaŭ okazita respektive per la kruco kaj per la spado. Paŭlo preskaŭ certe estis martirigita plifrue ol Petro, sed iuj elementoj restas necertaj.
Reveninte al Petro, iuj rakontaj variaĵoj en la apokrifoj estas sugestataj de la medio en kiu la tekstoj estis kompilitaj. Ekzemple, en diversaj versioj li estas mortokondamnita pro lia venko sur Simono la Magiisto, en aliaj pro esti konvinkinta al absoluta ĉasteco la edzinojn kaj konkubinojn de iuj potenculoj.
Krome, iuj ĉefpunktoj de la historio, aŭ historioj, de Petro estas simbolo de tio kio estis suferita de Jesuo: la konfronto kun Nerono memorigas la demandaron-respondaron antaŭ Pilato, kiel ankaŭ la entombigo zorge de riĉa amiko imitas la intervenon de Jozefo de Arimateo.
La tekstoj preskaŭ ĉiam akordiĝas sur la elementoj devenantaj el antikvaj tradicioj, certaj kaj sendependaj, kiel la loko kaj la manieroj de la martiriĝo, nome en la vatikanaj ĝardeno (ĉe la cirko de Nerono kaj la Naumachia) kaj pere de kapmalalta krucumo, laŭ eksplicita postulo de la krucumoto.
Ke li estis krucumita estas tre antikva tradicio al kiu referencas diversaj aŭtoroj (ekde Tertuliano ĝis [Latancio]]). Rilate la Krucumon kun la kapo malalta kaj piedoj altaj temas pri apartaĵo nepruvebla sed versembebla: unue pro tio ke la afero ne estas transdonita nur de la apokrifoj, sed ankaŭ de Origeno; due pro tio ke la kruela praktiko de la roma krucumo estis fakte submetita al diversaj variantoj (ankaŭ Seneko la pli juna, en pasaĵo en kiu listigas diversajn tipojn de krucumo, citas ankaŭ tiun de la kapo direktita al tero: fine, la afero ŝajnas simili al la konduta kaj senta historio de la persono kiu emis certe simili kaj superi, se eblis, la malhonoron de sia Majstro.
Vidu ankaŭ
literaturo
- Luigi Moraldi, Apocrifi del Nuovo Testamento, vol. 2, Piemme, 1994
- Carsien Piter Thiede, Simon Pietro. Dalla Galilea a Roma, Editrice Massimo, 1999
- Marta Sordi, A Roma c’è la tomba di Pietro, “Il Timone”. 2004
- Rudolf Pesch, Simon Pietro, Storia e importanza storica del primo discepolo di Gesù Cristo, Queriniana, 2006.