Archilochus colubris | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Familioj | ||||||||
Apodidae - Apodedoj | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
La Apodoformaj birdoj (Apodiformes) estas ordo el la Neognatoj (Neognathae). Apodo (kaj de tie apuso) devenas el la greka vorto απους (apous) kie a (sen) kaj podo (piedo), aludante al la malgrandaj kruroj de tiuj birdoj, kiuj apenaŭ permesas al ili piediri. Ĉefaj karakteroj estas longaj kaj pintaj flugiloj kaj disvolvigitaj flugomuskoloj, kiuj permesas al ili povan flugon.
Sistematiko
ordo: Apodoformaj birdoj (Apodiformes)
- familio: Apusedoj (Apodidae), 92 specioj
- genro: Apus kun Apus apus, apusoj
- genro: Takimarpto kun Tachymarptis melba
- grupo: Salanganoj
- genro: Kolokalio Collocalia
- genro: Erodramo Aerodramus
- genro: Hidrokro Hydrochrous
- familio: Hemiproknedoj (Hemiprocnidae) arbapusoj
- genro: Hemiprokno (Hemiprocne), 4 specioj
- familio: Trokiledoj (Trochilidae), 330-340 specioj, kolibroj
La kolibroj estis apartitaj en nova taksonomio de Sibley kiel propra ordo Trokiloformaj, sed estas multa anatomia simileco kun apusedoj. Ĉi tie oni sekvas la tradician klasigon.
La kolibroj, apusoj kaj krestapusoj kunhavas aliajn anatomiajn similecojn unu kun alia. Ili havas ankaŭ similecojn (ĉefe ĉe la skeletkranio) kun siaj pli probablaj vivantaj parencoj, la Aegoteledoj (Mayr, 2002). La aegoteledoj estas ŝajne konverĝaj kun la proksimaj Kaprimulgoformaj, kiuj formas kladon Cipseloformaj kun la Apodoformaj (Mayr, 2002).
Evoluo
Apodoformaj evoluis en la Norda Hemisfero. Eocypselus, konata pragenro el malfrua Paleoceno aŭ frua Eoceno de nordcentra Eŭropo, estas iome malfacile lokebla; Dyke et al. (2004) konsideras ĝin prahemiproknedo[1]. Sed plej parto de fakuloj opinias nune, ke tiu genro ne povas tute sendube esti atribuita ĉu al Apodoformaj ĉu al Kaprimulgoformaj. La birdo de frua Eoceno Primapus, trovita en Britio, estas simila kaj al praapuso kaj al aegialornitedoj, kiuj estas iamaniere intermezaj inter apusoj kaj aegoteledoj. Oni konas, ke ekzistis fosiliaj apusoj dum tiu epoko en Eŭropo. Tiam, plej parto de Eŭropo havis humidan, subtropikan klimaton, eble komparebla al tiu de suda Ĉinio. Ĉirkaŭ malfrua Eoceno, prakolibroj ekdiverĝis el rilataj jungornitedoj; la birdoj de meza Eoceno Parargornis (Messel, Germanio) kaj de malfrua Eoceno Argornis, trovita en aktuala plej suda Rusio, apartenis al tiu stirpo. Cypselavus (malfrua Eoceno – frua Oligoceno ĉe Quercy, Francio) estis ĉu prahemiproknedo aŭ aegialornitedo.
La lokigo de Aegialornitedoj ne estas klara. Diversaj analizoj lokigas ilin sufiĉe proksime al la Apodoformaj por esti inkluditaj ĉi tie, aŭ en la unika stirpo de aegoteledoj en la Cipseloformaj.
KOMPLETA HISTORIA ORDO APODOFORMAJ
- Familio Aegialornitedoj (fosilio)
- Familio Jungornitedoj (fosilio)
- Familio Trokiledoj – kolibroj
- Familio Apodedoj – apusoj
- Familio Hemiproknedoj – arbapusoj
Bildaro
- Tachymarptis melba
- Flugantaj Ordinara apusoj
- Hemiprocne longipennis
- Aeronautes saxatalis
- Apus caffer
- Kolokalio Aerodramus salangana
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- Dyke, Gareth J.; Waterhouse, David M. & Kristoffersen, Anette M. (2004): Three new fossil landbirds from the early Paleogene of Denmark. Bulletin of the Geological Society of Denmark 51: 47–56. PDF plena teksto
- Hyman, Libbie Henrietta (1992). Hyman's Comparative Vertebrate Anatomy. Chicago: University of Chicago Press, page 39. ISBN 0-226-87013-8
- Mayr, Gerald (2002): Osteological evidence for paraphyly of the avian order Caprimulgiformes (nightjars and allies). Journal für Ornithologie 143: 82–97. PDF plena teksto
- Mayr, Gerald (2003): Phylogeny of early tertiary swifts and hummingbirds (Aves: Apodiformes). Auk 120(1): 145–151. DOI: DOI: 10.1642/0004-8038(2003)120[0145:POETSA]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2006-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
- ↑ La ripoziga adaptiĝo de la piedoj de la Eocypselus ŝajnas kazo de simplesiomorfio.