Aphra Behn
Persona informo
Aphra Behn
Naskonomo Aphra Johnson
Naskiĝo 10-an de julio 1640 (1640-07-10)
en Canterbury,  Reĝlando Anglio
Morto 16-an de aprilo 1689 (1689-04-16) (48-jaraĝa)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Amkunulo William Scott vd
Profesio
Alia nomo Astrea vd
Okupo dramaturgo tradukisto poeto verkisto romanisto aktivisto pri virinaj rajtoj vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Oroonoko 
The Forc'd Marriage 
The Dutch Lover 
Abdelazer 
The Town Fop or, Sir Timothy Tawdry 
The Rover 
The Feign'd Curtizans 
The City Heiress 
The Luckey Chance 
The Emperor of the Moon 
The Widow Ranter, or, the History of Bacon in Virginia 
The Younger Brother, or, The Amorous Jilt 
The Fair Jilt 
Agnes de Castro, or, the Force of Generous Love 
Love-Letters Between a Nobleman and His Sister 
The History of the Nun vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Aphra BEHN

Aphra BEHN (naskiĝis 1640, mortis la 16-an de aprilo 1689) estis angla verkistino. Ŝi estas konsiderata la unua virino, kies profesio estis la verkado.

Pri ŝia vivo oni scias malmulton. Sian infanaĝon ŝi pasigis en Kent; kiel junulino ŝi (probable kun sia familio) vojaĝis al Surinamo kaj reveninte ŝi vivis ĉefe en Londono. Ŝi edziniĝis, kaj post la morto de la edzo ŝi vivtenis sin de la verkado. Tio elvokis akrajn kritikojn: unue, ĉar memstaraj virinoj tiutempe ĉiukaze estis suspektindaj kaj due, ĉar ŝiaj verkoj ofte estis frivole erotikaj.

Oni sendube scias, ke ŝi estis rekrutita kiel spionino fare de la angla reĝo Karlo la 2-a, komence de la dua angla-nederlanda milito, cele senmaskigi duoblan agenton en eksterlando. Sed Karlo ŝajne pripagis nur parton – aŭ eĉ tute ne pripagis – la laboron de Aphra, kiu konsekvence suferis pro manko de mono post sia reveno al Anglio. Behn krome fariĝis vidvino, trafis povrecon, kaj eĉ restadis dum kelkaj tagoj en malliberejo pro troaj ŝuldoj, antaŭ ol finfine famiĝi kaj obteni literaturan sukceson. La juna virino kapablis elverki tre elegantajn poemojn, kiujn ŝi facile vendis kaj uzis por akiri famon. Aphra Behn cetere verkis plurajn teatraĵojn, kiuj ricevis favoran akcepton de la publiko kaj konfirmis ŝian statuson de plene establita verkistino: dum la 1670-aj jaroj, nur la teatraĵojn de John Dryden oni ludis pli ofte ol tiuj de Behn.

Ŝia plej fama verko estas la romano Oroonoko, kiu kritikis la sklavecon kaj respegulis spertojn de la aŭtorino akiritajn en Surinamo. Oroonoko estis eldonita en la jaro de ŝia morto, kiam ŝi estis 48 jarojn aĝa. Inter la romanoj de la verkistino Oroonoko ĉiam restis la plej studata.

La aŭtoro Philip José FARMER roligas Aphra Behn en sia pentalogio Riverworld (rivermondo) kaj por tio faris biografiajn esplorojn pri ŝi. Kompreneble oni ne scias, kie finiĝas biografio kaj komenciĝas fikcio.

Aphra Behn mortis en Londono.

Listo de verkoj

  • The Dutch Lover (teatraĵo, 1673)
  • The Rover, or, the Banish't Cavaliers (teatraĵo, 1677)
  • The Round Heads, or, the Good Old Cause (teatraĵo, 1681)
  • The City Heiress (teatraĵo, 1682)
  • Oroonoko, or, the History of the Royal Slave (romano, 1688)

En Esperanto aperis

  • La komplezema amatino (poemo). En: Angla Antologio, vol. 1, p. 157

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.