Apelativo estas paŭsaĵo de la latina nōmen appellativum, paŭsanta la malnovgrekan προσηγορικόν (alnomo, vokilo). En la malnovgreka filozofio ĝi jene kontraŭstaris nomon propran: Dum «Sokrato» estas nomo propra, «viro», «atenano», «filozofo» estas liaj apelativoj.
Poste la terminon transprenis la gramatikistoj, kaj en iliaj gramatikoj appellativum ricevis la signifon kiun en Esperanto ni tradicie nomas komuna nomo. Tian uzon ni povas vidi en pluraj fratinaj Vikipedioj, ekz‑e en la ĉeĥa cs:Apelativum aŭ en la sveda sv:Appellativ.
En Esperanto la vorto «apelativo» ne havas ĝenerale akceptitan signifon. Ĝi malestas en la aŭtoritataj vortaroj (PIV, ReVo); iuj ja uzis ĝin anstataŭ «komuna nomo», sed tio aspektas kiel atesto pri nesufiĉa posedo de la Esperanta terminaro. Aliaj donis al ĝi tute neatenditajn signifojn, ekz‑e André Albault jene uzis ĝin en sia «Antaŭparolo al la 10-a eldono» de «Fundamento de Esperanto»:
La etno-nomoj estas kolektivaj propraj nomoj aŭ «apelativoj», laŭ la termino sub kiu mi priskribis aliloke tiun nom-klason: kiel tiaj ili ricevu majusklon…