Antun Nagy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de januaro 1774 en Požega | |
Morto | 1-an de januaro 1847 (72-jaraĝa) | |
Lingvoj | kroata vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • instruisto • tradukisto vd | |
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • translating activity vd | |
Aktiva en | Budapeŝto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Antun Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Antal estis kroata-hungara advokato, akademia instruisto, oficisto.
Antun Nagy[1] naskiĝis la 14-an de januaro 1774 en Požega (Slavonio), li mortis en 1847 en suda parto de Hungara reĝlando, eble en Limgarda zono.
Biografio
Antun Nagy akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest, poste li estis advokato. Baldaŭ li instruis en jura akademio de Zagrebo, ekde 1809 li laboris en Buda en la municipa administracio. Li verkis literaturajn verkojn kaj tradukis, publikigis kalendarojn. En 1818 eĉ li provis presi gazeton. Per sia laboro li pledis por la kroata literatura lingvo kaj iusence li estis antaŭulo de la ilira movado.
Elektitaj kontribuoj
- Pisma od sakupljene i podignute proti Francuzom 1797 kraljevine Horvatske i Slavonske plemenite vojske (1797)
- Izpisivanje zivlenja i činih Napoleona cesara Francezah… (lia ĉefverko, 1811)
- Stari Kalendar horvatski kroataj kalendaroj, 1813, 1817, 1818)
- Molitvena knjiga kljuc raja nebeskoga zvana (preĝlibro, 1818)
- Opisivanje života sv. Genoveve rodjene vojvodkinje od Brabanta (1821)
- Prepisi za likare i ran vračitele kraljestva Ugerskoga (1825)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.