Antti Tulenheimo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antti Tulenheimo | |||||
Naskonomo | Antti Agathon Thulé | ||||
Naskiĝo | 4-a de decembro 1879 en Kangasala, Okcidenta Finnlando | ||||
Morto | 3-a de septembro 1952 en Helsinko | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helsinko vd | ||||
Partio | Nacia Koalicio • Finna Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Bror Axel Thulé vd | ||||
Gefratoj | Martti Tulenheimo • Eino Tulenheimo • Olli Tulenheimo vd | ||||
Edz(in)o | Lilli Tulenheimo vd | ||||
Parencoj | Paavo Virkkunen • Otto-Ivar Meurman vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Helsinko vd | ||||
| |||||
| |||||
ĉefministro de Finnlando | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antti Agathon TULENHEIMO (naskiĝis la 4-an de decembro 1879, mortis la 3-an de septembro 1952) estis finna juristo kaj politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 31-a de majo 1925 ĝis la 31-a de decembro 1925.
Vivo
Antti Tulenheimo studis juron kaj sekve inter la jaroj 1911 kaj 1918 estis docento en la Universitato de Helsinko. Ekde la jaro 1919 li estis profesoro, inter la jaroj 1926 kaj 1930 rektoro kaj fine ekde 1944 ĝis sia morto kanceliero de la universitato.
Parelele li aktivis politike. Ekde 1914 li estis parlamentano de Finnlando tiam ankoraŭ apartenanta al la Rusia Imperio. Post la sendependiĝo de Finnlando, li plu estis membro de la nacia parlamento kaj inter la jaroj 1922 ĝis 1923 kaj 1930 ĝis 1932 reprezentis la interesojn de la politika partio Nacia Koalicio. Inter marto kaj septembro 1917 li estis senatano pri justico, kaj post la sendependiĝo de Finnlando de novembro 1918 kaj aprilo 1919 ministro pri internaj aferoj en la registaro de Lauri Ingman. Inter 1921 kaj 1924 li estis prezidanto de sia partio. Ekde marto 1925 li kiel posteulo de Lauri Ingman estis ĉefministro de registaro koalicia inter sia partio kaj la Finnlanda Centro. Post la fino de sia ĉefministreco li retiriĝis el la nacia politiko, sed de 1926 kaj 1930 restis prezidanto de la urba konsilio de Helsinko. Fine li inter 1931 kaj 1944 estis ĉefurbestro de Helsinko.
Vidu ankaŭ
|