Antonio Ruberti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antonio Ruberti | |||||
Naskonomo | Antonio Ruberti | ||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1927 en Aversa | ||||
Morto | 4-an de septembro 2000 (73-jaraĝa) en Romo | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Napolo vd | ||||
Partio | Partio Socialista Itala vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • inĝeniero vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antonio Ruberti, naskiĝinta la 24-an de januaro 1927 en Aversa, mortinta la 4-an de septembro 2000 en Romo, estis itala politikisto kaj inĝeniero. Li interalie inter la jaroj 1987 kaj 1992 estis membro de la Registaro de Italio kaj poste estis komisaro en la tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Union inter la jaroj 1993 kaj 1995. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn scienco, esploro, teknologia evoluo kaj eduko. Dum la periodo de lia prezido, interalie ekfunkciis la eŭopraj programoj Sokrates kaj Leonardo da Vinci pri interŝtataj interŝanĝoj de junaj sciencistoj kaj edukistoj. Antonio Ruberti estis membro de la Partio Socialista de Italio (PSI).
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.