Antonio Bazzini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1818 en Breŝo |
Morto | 10-an de februaro 1897 (78-jaraĝa) en Milano |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikologo • violonisto • instruisto |
Antonio Joseph Bazzini (11a de marto 1818 - 10a de februaro 1897) estis itala violonisto, komponisto kaj instruisto. Kiel komponisto lia ĉefa verkaro estas ĉambra muziko kiu havigis al li centran lokon en la itala instrumenta renaskiĝo de la 19a jarcento. Tamen lia sukceso kiel komponisto estis superita de lia reputacio kiel unu el plej fajnaj koncertviolonistoj de la 19a jarcento. Li kontribuis al parto de Messa per Rossini, specife la unua sekcio de II. Sequentia, Dies Irae.
Selektitaj verkoj
- La Ronde des Lutins, Scherzo fantastique, Op. 25 (1852)
- Francesca da Rimini, simfonia poemo, Op. 77 (Berlino, 1889/90)
- Korda kvarteto No. 1 en C major, WoO, (1864)
- Korda kvarteto No. 2 en D minor, Op. 75 (1877)
- Korda kvarteto No. 3 en E flat major, Op. 76 (1878)
- Korda kvarteto No. 4 en G major, Op. 79 (1888)
- Korda kvarteto No. 5 en C minor, Op. 80 (1891)
- Korda kvarteto No. 6 en F major, Op. 82 (1892)
- Korda kvarteto en A major por 2 violonoj, vjolo kaj 2 violonĉeloj, WoO. (1866)
Operoj
- Il silfo e l'innamorato, (Milano, 1865)
- Turanda (Milano, La Scala, 13a de Januaro 1867)
Eksteraj ligiloj
- Antonio Bazzini String Quartet Nos.1, 3 & 5 sound-bites and short biography Arkivigite je 2007-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Senpagaj partituroj de Antonio Bazzini en la International Music Score Library Project
- Itzhak Perlman performing The Dance of the Goblins (La Ronde des Lutins), Scherzo fantastique, Op. 25 ĉe YouTube
Fontoj
- Giovanni Carli Ballola/Roberta Montemorra Marvin: "Antonio Bazzini", Grove Music Online ed. L. Macy (Alirita la 21an de novembro 2008), (subskriba aliro)Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.