Antonina Krzysztoń | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antonina Krzysztoń | |||||
Naskiĝo | 13-an de junio 1954 (69-jaraĝa) en Krakovo | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto • komponisto • diskografa artisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antonina Krzysztoń (naskiĝis la 13-an de junio 1954 en Krakovo) – pola kantistino, komponistino, kantaŭtoro. Ŝia kreado apartenas al kantata poezio. Krom propraj tekstoj ŝi prilaboris ankaŭ versojn de Czesław Niemen kaj kantojn de ĉeĥa bardo Karel Kryl. Ŝiaj inspirartistoj estas ankaŭ Ewa Demarczyk, Jan Krzysztof Kelus kaj Bulat Okuĝava.
Skizo de la kariero
La karieron ŝi komencis en 1981 dum Trarigardo de Vera Kanto en Gdańsk okaze de la unua datreveno de la Strikoj en la Pola Marbordo. En la 80-aj jaroj ofte partoprenis opoziciajn aranĝojn. En 1983 akiris la unuan lokon en Studenta Kanto-Festivalo en Krakovo. Ŝi ludis en satira kabaredo Sub Egido, fonditan laŭ iniciato de Jan Pietrzak, kiun frekventis interalie Jacek Kaczmarski kaj Rafał A. Ziemkiewicz. Membrino de la Asocio de Libera Vorto. Unuaj sonkasedoj estis eldonataj samizdate. Ĝis nun eldoniĝis 9 muzikalbumoj.
Distingoj kaj premioj
- 2006 Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta – atribuita de la prezidento de Pollando Lech Kaczyński
- 2016 Medalo Per artem ad Deum – premio donita de la Papa Konsilio por la Kulturo dum ekspozicio Sacroexpo en Kielce
Muzikalbumoj
- 1990 Inne światy (Aliaj mondoj); reeldono en 2003 kune kun la albumo de 1996 (du kompaktaj diskoj po dekkelkaj kantoj)
- 1992 Pieśni postne (Fastaj kantoj); kun tradicia muziko, dediĉitaj al hospicoj
- 1993 Takie moje wędrowanie (Tia mia migrado); interalie kun Jan Pospieszalski - kontrabaso, basgitaro, Ora Disko (gramofondisko memoriganta rekordan distribuon)
- 1995 Czas bez skarg (La tempo sen plendoj); elĉeĥigis Jan Krzysztof Kelus
- 1996 Kiedy przyjdzie dzień (Kiam venos la tago)
- 1998 Każda chwila (Ĉiu momento)
- 2000 Wołanie (Vokado); melodioj de Sudameriko, Afriko, Hungario, Madagaskaro, Rusio, Bretonio, kune kun Patro nia
- 2000 Złota kolekcja • Perłowa łódź (Ora kolekto. Perla boato); kolekto de 20 furorkantoj, kune kun la 1-a epistolo al la korintanoj
- 2003 Kolęda domowa ... a nad śnieg wybieleję (Hejma kristnaska kanto ... super neĝo mi blankiĝos); Kristnaskaj kantoj
- 2004 Dwa księżyce (Du lunoj); inter 15 kantoj: Kosovo Ruando Betleĥemo
- 2010 Turkusowy stół (Turkisa tablo); parto de la albumo kreiĝis en monaĥejo
- 2013 Czekaj (Atendu); sola kun gitaro plenumas 18 kantojn
- 2017 Skarb (Trezoro); dediĉita al la familio, kun kantigoj de la vortoj de Czesław Niemen, kies poezio helpis al ŝi trapasi adoleskan aĝon
Esperantio
Post koncerto en Lublin dum konversacio kun aŭskultantoj diris, ke ŝia avo estis esperantisto kaj pro tio povas senpage koncerti por la Esperanto-movado.