Anton Praetorius | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1560 en Lippstadt |
Morto | 6-an de decembro 1613 (53-jaraĝa) en Laudenbach |
Lingvoj | latina • germana |
Ŝtataneco | County of Lippe |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | tradukisto • teologo • pastoro • biografo • himnoverkisto • verkisto • predikisto |
Anton Praetorius (n. 1560 en Germanio en Lippstadt, m. la 6-an de decembro 1613 en Laudenbach (Bergstraße)) estis germana pastro, reformita teologo.
Vivo
Praetorius estis rektoro de la latinlernejo en Kamen/Vestfalio, kie lia edzino Maria 1586 naskis ilian filon Johannes.
Anton Praetorius estiĝis la unua reformita pastro en la urbo Dittelsheim, kie li 1595 verkis latine la plej malnovan priskribon de la unua barelego en la kastelo de Heidelberg. 1596, li estiĝis la princa kortuma predikisto en Birstein (ĉe Frankfurto ĉe Majno).
Protestis kontraŭ la torturo
1597 la princo nonumis lin membro de la kortumo ĉe sorĉistina proceso. Praetorius protestis kontraŭ la torturado de la akuzitaj virinoj.
Li atingis la finiĝon de la proceso kaj ke la virino estis liberigita. Tio estas la unusola konata kazo, ke sacerdoto dum la proceso postulis la finon de la terura turmentado – kaj havis sukceson.
Praetorius perdis sian postenon de kortuma predikisto kaj estiĝis 1598 pastro en Laudenbach (Bergstraße). Je pseudonimo de lia filo Johannes Scultetus li publikigis 1598 la libron „Detala raporto pri sorĉado kaj sorĉistoj“ kontraŭ sorĉomanio kaj torturo. 1602 li havis la kuraĝon aperigi la duan eldonon de la „Detala raporto“ je sia propra nomo kiel autoro. 1613 aperis la tria eldono kun persona prologo. 1629 nekonatoj aperigis kvaran eldonon de la “Raporto pri sorĉado kaj sorĉistoj”.
La germana pastro Anton Praetorius batalis kontraŭ sorĉistaj procesoj kaj torturo kaj aperigis 1598 libron kontraŭ persekuto de sorĉistinoj.
Verkoj de Praetorius
- Vas Heidelbergense, Heidelberg, (pri la barelego en la kastelo de heidelberg) oktobro 1595
- Gründlicher Bericht von Zauberey und Zauberern. Per joannem Scultetum Westphalocamensem [Johannes Scultetus estas pseudonimo de Antor Praetorius], 1598 (libro kontraŭ persekuto de sorĉistinoj kaj kontraŭ torturo
- Gründlicher Bericht von Zauberey und Zauberern: kurtz und ordentlich erkläret durch Antonium Praetorium 1602.
- Novaj eldonoj 1613 kaj 1629
- De Sacrosanctis Sacramentis novi foederis Jesu Christi 1602 (Sakramentenlehre)
Literaturo
- Hartmut Hegeler: Anton Praetorius, Kämpfer gegen Hexenprozesse und Folter. Unna 2002, ISBN 3-9808969-4-3 (Historia biografio pri Anton Praetorius, batalanto kontraŭ procesoj kontraŭ sorĉistinoj kaj torturo)
- Hartmut Hegeler und Stefan Wiltschko: Anton Praetorius und das 1. Große Fass von Heidelberg. Unna 2003, ISBN 3-9808969-0-0 (Pri la barelego en Heildeberg)
Eksteraj ligiloj
- http://www.anton-praetorius.de Datumoj kaj literaturo pri Anton Praetorius
- http://www.fass-heidelberg.de Arkivigite je 2006-05-15 per la retarkivo Wayback Machine Anton Praetorius kaj la unua barelogo en la kastelo de Heidelberg
- http://www.rzuser.uni-heidelberg.de/%7Ecd2/drw/F3/praetor/o02wid.htm Germana origina teksto de la raporto de Praetorius 1613