Antoine Griezmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Antoine Griezmann |
Naskiĝo | 21-an de marto 1991 (33-jaraĝa) en Mâcon |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Antoine GRIEZMANN (prononco laŭ sistemo IFA [ɑ̃twan ɡʁjɛzman]; naskiĝis la 21-an de marto 1991 en Mâcon) estas franca profesia futbalisto.
Lia patro estas alzacano, tial la germana familia nomo. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira franca nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe li jam membris en la naciaj teamoj de sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj. Li partoprenis kadre de la nacia teamo en la matĉoj de la futbala mondpokalo de 2014, de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio de la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2020 en pluraj eŭropaj urboj.
|
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.