Antošovice | ||
germane Antoschowitz, pole Antoszowice | ||
municipa parto | ||
Strato Antošovická | ||
|
||
Oficiala nomo: Antošovice | ||
Lando | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | |
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Tria regno | |
Parto de | Silezia Ostrava | |
Baseno | Ostrava baseno | |
Tipo de parto | Loka parto | |
Rivero | Odro | |
Situo | Antošovice | |
- koordinatoj | 49° 54′ 15″ N 18° 18′ 53″ O / 49.90417 °N, 18.31472 °O (mapo) | |
Unua skribmencio | 1714 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Situo de Antošovice enkadre de Ĉeĥio
| ||
Antošovice enkadre de Moraviasilezia regiono
| ||
Vikimedia Komunejo: Antošovice | ||
Portalo pri Ostrava | ||
Antošovice (germane Antoschowitz, pole Antoszowice) estas historia municipo en Ĉeĥio situanta sur teritorio de Ostrava. Nuntempe ĝi estas ekde la 24-a de aprilo 1976 parto de urboparto Silezia Ostrava. Vivas ĉi tie 252 loĝantoj (2021).
Historio
La unua mencio devenas el la 21-a de junio 1714, sed en mortmatrikulo en Hať estas la 21-an de januaro 1709 referita pri nova vilaĝo (ex nova villa). Temas pri la plej juna municipo, kiu estis aligita al Ostrava. La malgranda dometara vilaĝo estis fondita komence de la 18-a jarcento sur teritorio de ŝilherĵovica senjorujo. La origina nomo sonis Jantoschowitio (Jantošovice), verŝajne laŭ tiama administranto de la senjorujo, Jan Jantosch. Sed la ĉeĥaj vilaĝanoj iom ŝanĝis la nomon je por ili pli akceptebla Antošovice (dokumentita ekde la jaro 1719). Proksime de la vilaĝo fondis administranto Jantosch korton Paseky, kiu ĝis la jaro 1850 kreis parton de Antošovice. Poste Paseky estis aligita al Šilheřovice. Post malvenkita milito je Silezio Antošovice estis donita en la jaro 1742 al Prusio. Al Ĉeĥoslovakio ĝi estis denove aligita reen la 9-an de februaro 1920. La lokaj infanoj vizitadis lernejon en Šilheřovice, ekde la jaro 1873 la germanan lernejon en Annaberg (la hodiaŭa pola Chałupki) kaj ekde 1920 la lokan ĉeĥan lernejon (sed la propran konstruaĵon la lernejo akiris nur en la jaro 1932). Ekde la 1933 ĉi tie estis establita ankaŭ infanvartejo. La distrikta ŝoseo en proksiman Koblov-on estis konstruita en la jaro 1926. Novan kapelon konstruis antoŝovicanoj en la jaro 1935. Post unua parcela reformo en 1932 la municipo akiris en sian katastron 28 hektaroj el katastro de Šilheřovice. Post la Munkena interkonsento Antošovice fariĝis ekde oktobro de 1938 parto de Tria regno ĝis liberigo la 1-an de majo 1945. En la jaro 1955 komencis sur la teritorio de la municipo intensa minado de gruzsablo. Areo de la gruzminejo estas nuntempe elserĉata refreŝiga loko, troviĝas ĉi tie ankaŭ nudisma strando.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 127 |
1880 | 132 |
1890 | 130 |
1900 | 111 |
1910 | 111 |
1921 | 142 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 158 |
1950 | 193 |
1961 | 219 |
1970 | 233 |
1980 | 248 |
1991 | 407 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 280 |
2011 | 294 |
2017 | 279 |
2021 | 252 |
Rilataj temoj
|