Antisteno el Ateno (445 a. K. - 365 a. K.) | ||
---|---|---|
Busto de Antisteno, romia kopiaĵo laŭ helena originalo, Muzeo Pio Klementino, Romo. | ||
Persona informo | ||
Ἀντισθένης | ||
Naskiĝo | 445 a. K. en "Piræus", Antikva Ateno, Grekio | |
Morto | 365 a. K. en Ateno, Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
Laborkampo | filozofio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Antisteno estis unu el la minoraj sokratanoj, eble la plej eminenta el ili. Oni ne konas la daton de lia naskiĝo aŭ de lia morto. Li fariĝis disĉiplo de Sokrato je maljuna aĝo kaj fondis, post la morto de sia majstro, la cinikan skolon aŭ cinikismon, karakterizita de la sokrataj trajtoj de "memregado", "memsufiĉeco", "libereco" kaj "aŭtarkio". La termino "cinika" venis de la greka "κύων" "hundo", ĉar la filozofo emis prediki ĉe la gimnazio "κύνόσαργες" "Kinoargo" "Lerta Hundo", proksima de la pordoj de Ateno. Poste li estis alnomita "la pura hundo". Lia plej eminenta disĉiplo estis Diogeno la Cinika el Sinopo, alnomita "la hundo".
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.