Antikristo aŭ kontraŭ-Kristo estas figuro kiu aperas en la Apokalipso de Johano ekde 13-a ĝis la 20-a ĉapitro; ankaŭ nomata "La Besto", kaj estis donita al ĝi aŭtoritato agadi dum kvardek du monatoj (Ap. 12,5). Ĝi (aŭ li, aŭ ŝi) venos okupi la vicon de Kristo kaj volos esti adorata anstataŭ Dio.
Ĝenerale, oni vidas la Antikriston en siaj propraj religiaj kontraŭuloj, ekzemple adventismo kredas ke la papo estas la Antikristo mem.
Ekster teologio, la Antikristo estas temo de multaj literaturaj kaj filozofiaj verkoj, kiel Lappar, la Antikristo de Endre Tóth, baza libro de originala Esperanto-literaturo, aŭ La Antikristo de Nietzsche.
Bildaro
Bibliografio
- Livio Gonzaga e Diego Manetti, L’anticristo, Piemme, 2015, ISBN 978-88-566-4346-6
Vidu ankaŭ
- Satano
- La du antikristoj
- Vladimir Solovjov
- Fjodor Dostojevskij
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.