Anteno Metala drato aŭ drataro, kiu servas kiel malfermita oscilcirkvito, por ricevi aŭ elsendi radioondojn. [1] Ĝi estas kutime uzata en radiosendilo aŭ radioricevilo. Dum sendado, radiosendilo provizas elektran kurenton oszilantan kun radiofrekvenco (t.e. alterna kurento (AC) kun alta frekvenco) al la konektiloj de la anteno kaj tiu elsendas la energion de la kurento kiel elektromagneta ondo (radio-ondo). En ricevilo, la anteno kaptas parton de la povumo de elektromagneta ondo por produkti etan tension ĉe ĝiaj konektiloj. Tiu estas aplikata al ricevilo por esti amplifiata.
Antenoj estas esencaj komponantoj de ĉiu aparatoj kiuj uzas radioondojn. Ili estas uzataj en sistemoj por radio elsendado, elsenda televido, dudirekta radio, radaro, poŝtelefonoj kaj persatelitaj komunikadoj same kiel en aliaj aparatoj kiel garaĝa pordo malfermiloj, senkablaj mikrofonoj, bluetooth-aparatoj, senkablaj komputilaj retoj, bebogardiloj kaj RFIDaj etikedoj sur objektoj.
Tipa anteno konsistas el aro da metalaj konduktiloj (elementoj), elektre konektitaj (ofte per dissenda linio) al la ricevilo aŭ dissendilo. La oscilanta movo de elektronoj estigita en la anteno per la dissendilo kreas oscilantan magnetan kampon ĉirkaŭ la antenaj elementoj, dum la ŝargo de la elektronoj ankaŭ kreas oscilantan elektran kampon laŭlonge la elementoj. Ĉi tiuj tempe variantaj kampoj estas dissendataj de la anteno en la spaco kiel movanta transversa elektromagneta ondo. Aliflanke, dum ricevo, la oscilantaj elektraj kaj magnetaj kampoj de la alvenanta radio-ondo aplikas forton al la elektronoj en la antenaj elementoj, kiu devigas ilin movi malantaŭen kaj antaŭen. Tiel estiĝas oscilanta kurento en la anteno.
Antenoj povas esti desegnitaj por elsendi kaj ricevi radio-ondojn en ĉiuj horizontalaj direktoj egale (ĉiudirekta anteno) aŭ precipe en iu aparta direkto (unudirekta anteno). En la lasta kazo, la anteno ankaŭ povas inkluzivi suplementajn elementojn aŭ surfacojn sen elektra konekto al la dissendilo aŭ ricevilo, kiel parazitaj elementoj, ekzemple parabolajn reflektorojn aŭ kornojn.
La unuaj antenoj estis konstruitaj en 1888 de la germana fizikisto Heinrich Hertz en liaj pioniraj eksperimentoj por pruvi la ekziston de elektromagnetaj ondoj antaŭviditaj de la teorio de James Clerk Maxwell. Hertz lokis dipolusajn antenojn ĉe la fokusa punkto de parabola reflektoro. Li publikigis sian laboron en Annalen der Physik und Chemie (vol. 36, 1889).
Referencoj
- ↑ PIV 2002