La antarkta traktato estas dokumento pri nur porpaca uzo de Antarkto, proklaminta Antarkton "tereno libera de nukleaj armiloj". La traktato estis subskribita en Vaŝingtono la 1-an de decembro 1959 kaj ekvalidis la 23-an de junio 1961.
Ekde tiam ĝin subskribis 45 ŝtatoj.
Celoj
La deklaritaj celoj de la traktato estas uzo de la Antarkto por pacaj celoj, antaŭenigo de internacia kunlaboro kaj subteno de sciencaj esploroj. Antarkto ne estu platformo de internaciaj disputoj. La Antarkta traktato aplikiĝas al ĉiu teritorio sude de la 60-a grado de suda latitudo, inkluzive de ĉiu glaĉerŝildo de tiu teritorio (artikolo 6).[1]
Pro la konservado de la ekologia ekvilibro, ĉiaj militistaj operacioj estas malpermesitaj. Estis ankaŭ malpermesite ekspluati la subterajn materiojn, ĉar la necesaj havenoj, minejoj, ktp. havus gravegajn efikojn al la Antarkto kaj do ankaŭ al la tutmonda klimato.[1]
Alia punkto estas, ke la informoj de sciencistoj estas disdividotaj.
Traktatoj
La Antarkta traktataro (Antarctic Treaty System) estas aro de internaciaj interkonsentoj pri aferoj de Antarkto, kun diversaj aldonaj traktatoj, kiuj estis subskribitaj surbaze de la unua traktato.
Sekvotraktatoj de la antarkta traktato de 1959 estas:[1][2]
- CCAS - Konsento pri konservado de la antarktaj fokoj (Convention on the Conservation of Antarctic Seals) 1972
- CCAMLR - Konsento pri la konservado de vivaj rimedoj de la Antarkto (Convention on the Conservation of Antarctic Marine Living Resources) 1980
- Mediprotokolo al la antarkta traktato (Protocol on Environmental Protection to the Antarctic Treaty) 1991
Membroj
12 ŝtatoj subskribis kaj tiel fondis la antarktan traktaton la 1-an de decembro 1959.
Inter ili estas 7 ŝtatoj kun terenopostuloj en Antarkto, inter kiuj kelkaj terenoj estas plurfoje postulitaj. La aliaj 5 ŝtatoj ne havas tiajn postulojn.
Ĉiuj 12 ŝtatoj estas konsultindaj ŝtatoj, t.e. voĉrajtigitaj dum konsultkunvenoj.
Ekde 1961 aliaj ŝtatoj subskribis la traktaton.
Por iĝi konsultindaj, tiuj ŝtatoj devas, aŭ konduki vastajn sciencajn esploradojn kaj posedi sciencan esplorejon en Antarkto, aŭ sendi sciencan ekspedicion al Antarkto.
Ne-konsultindaj ŝtatoj ne estas voĉrajtigitaj dum konsultkunsidoj.
Je la fino de 2006, 46 ŝtatoj subskribis la traktaton: 28 inter ili estas konsultindaj membroj. Inter la konsultindaj membroj, la 21 ŝtatoj, kiuj ne postulas terenojn, ne agnoskas la terenopostulojn de la 7 aliaj.
* Terenopostuloj.
** Terenopostulkonfliktoj.
*** Rajtoj pri terenopostuloj rezervitaj.
Administrado
La administrado de Antarkto estas farita de du organizaĵoj.
SCAR kunigas tutmonde ĉiajn sciencajn institutojn interesitajn pri Antarkto kaj kunordigas la sciencan esploradon.
COMNAP estas la komitato de la gvidantoj de la naciaj antarkto-programoj kaj kunordigas la agadon de la administracioj kiuj zorgas pri la naciaj programoj.
Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj oni provas krei sekretariejon por la antarkta traktataro. La gastigantoj de la kunvenoj de konsultindaj membroj de la antarkta traktato (ATCM - Antarctic Treaty Consultative Meeting) starigis ttt-ejojn ekde la 1990-aj jaroj, kaj publikigis la rezultojn de la konsultkunvenoj. Ekde septembro 2004 la sekretariejo de la antarkta traktato, ATS (Antarctic Treaty Secretariat), troviĝas en Bonaero. Kiel ekzekutaj sekretarioj oficis de la 1-a de septembro 2004 ĝis la 1-a de septembro 2009 la nederlandano Jan Huber kaj de tiam la germano Manfred Reinke.[3][13][14][15][16][17]
Terenopostuloj
Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la traktataro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.
Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):
- Argentino (25°U ĝis 74°U, anoncita en 1943, parte postulita ankaŭ de Britio, Ĉilio kaj Brazilo) kiel parto de la provinco Fajrolando. Vidu Argentina Antarkta Teritorio
- Aŭstralio (160°E ĝis 142°E kaj 136°E ĝis 45°E, 1933)[18]. Vidu Antarkta Teritorio pretendata de Aŭstralio
- Brazilo (28°U ĝis 53°U, 1986, parte postulita ankaŭ de Argentino kaj Britio). Vidu Antártica Brasileira
- Ĉilio (53°U ĝis 90°U, 1924, parte postulita ankaŭ de Argentino kaj Britio). Vidu Provincia de la Antártica Chilena
- Francio (142°E ĝis 136°E, 1924). Vidu Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj
- Nov-Zelando (150°U ĝis 160°E, 1923)[19][20][21][22][23]. Vidu Ross-Dependejo
- Norvegio (45°E ĝis 20°U, 1938). Vidu Lando de Maud kaj la Insulo Petro la Unua
- Britio (20°U ĝis 80°U, 1908, parte postulita ankaŭ de Argentino, Brazilo kaj Ĉilio). Vidu Brita Antarkta Teritorio
Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sed Usono, Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo.
Mediprotekto
La protekto de la Antarkto kaj ties delikataj ekologiaj sistemoj ĉiam estas pli grava por la konsultindaj ŝtatoj. Centre staris ĉefe la efikoj de la minagadoj. La ekspluatado de la krudmaterialoj necesus konstruon de minejoj, industriaj kompleksoj kaj havenoj. Tiuj negative efikus al la antarkta medio kaj tiel al la tutmonda klimato.
Oni taksas la sub la meze 1,7 kilometrojn dika glacitavolo disponeblan nafton je 45 miliardoj da bareloj kaj la tergason je 115 bilionoj da kubikmetroj. Aldone troveblas terkarbo, titano, kromo, fero, kupro, platino kaj oro.
Traktatenhavo
Artikolo 1 | la regionon oni rajtas uzi nur paccele; militistaj agadoj kaj armiltestoj estas malpermesitaj, tamen oni rajtas uzi militistojn kaj ties materialojn por sciencaj esploroj kaj pacemaj celoj; |
Artikolo 2 | la libero de sciencaj esploroj kaj kunlaboro daŭrigu; |
Artikolo3 | libera interŝanĝo de informoj kaj personoj kunlaborante kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj; |
Artikolo 4 | terenpostuloj ne estos pridiskutataj aŭ starigataj kaj dum la daŭro de la kontrakto, ne estu anoncitaj novaj postuloj; |
Artikolo 5 | nukleaj eksplodoj kaj depono de nukleaj rubaĵoj estas malpermesitaj; |
Artikolo 6 | la traktato estas por ĉiaj ter- kaj glacisurfacoj sude de la latitudo 60-grada; |
Artikolo 7 | observantoj el traktatŝtatoj havas liberan aliron, ankaŭ elaeran al ĉiuj regionoj, instalaĵoj kaj ekipaĵoj; ĉiuj agadoj kaj sendo de militistoj devas esti antaŭanoncitaj; |
Artikolo 8 | observantoj kaj sciencistoj agas sub la leĝoj de siaj propraj ŝtatoj; |
Artikolo 9 | okazu regulaj konsultkunsidoj inter la membroŝtatoj; |
Artikolo 10 | la membroŝtatoj provu, malhelpi ĉiajn agadojn en Antarkto, kiuj kontraŭas la traktaton; |
Artikolo 11 | eblaj disputoj estu pace solvitaj de ĉiuj partioj kaj se necese juĝitaj de la Internacia Kortumo; |
Artikoloj 12-14 | temas pri helpo, interpreto kaj kompletigo de la traktato inter la membroŝtatoj. |
Vidu ankaŭ
Referencoj
- 1 2 3 anglalingva artikolo pri la antarkta traktata sistemo en la retejo eoearth
- ↑ Information about the Antarctic Treaty and how Antarctica is governed.. Polar Conservation Organisation (December 28, 2005). Arkivita el la originalo je 2011-03-08. Alirita February 6, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-08. Alirita 2021-08-26.
- 1 2 membroŝtatoj kaj sekretarioj de la traktato en la angalingva retejo rulers.org
- ↑ The Antarctic Treaty. United States Department of State (2012-03-01). Alirita 2014-03-12.
- ↑ Secretariat of the Antarctic Treaty: Parties. Alirita May 23, 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-22. Alirita 2015-12-04.
- ↑ Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-12.
- 1 2 The Antarctic Treaty System: Introduction. United States Department of State. Alirita 2014-03-12.
- ↑ Papua New Guinea: Succession to Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-13.
- ↑ Czech Republic: Succession to Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-12.
- ↑ Germany: Accession to Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-13.
- ↑ Russia: Ratification to Antarctic Treaty. United Nations Office for Disarmament Affairs. Alirita 2014-03-13.
- ↑ Antarctic Treaty System (ATS). Department of International Relations and Cooperation. Alirita October 5, 2010.
- ↑ anglalingva artikolo pri la transdono de sektretarieco de Jan Huber al Manfred Reinke la 1-an de septembro 2009 en la retejo ats.aq de la traktata sekretariejo
- ↑ Wright, Minturn, "The Ownership of Antarctica, Its Living and Mineral Resources", Journal of Law and the Environment 4 (1987).
- ↑ Dronning Maud Land (angle). Alirita 22-a de septembro 2015.
- ↑ "Norge utvider Dronning Maud Land helt frem til Sydpolen", Aftenposten, 21-a de septembro 2015. Kontrolita 22-a de septembro 2015. norvege
- ↑ Jennifer Frakes, The Common Heritage of Mankind Principle and the Deep Seabed, Outer Space, and Antarctica: Will Developed and Developing Nations Reach a Compromise? Wisconsin International Law Journal. 2003; 21:409
- ↑ Australian Antarctic Division – Australian environmental law and guidelines. Arkivita el la originalo je 2009-05-19. Alirita 2015-12-04.
- ↑ Hotere, Andrea. "South Pole death file still open". Sunday Star Times, December 17, 2006. Retrieved on December 19, 2006.
- ↑ Deutsche Presse-Agentur. "Death of Australian astrophysicist an Antarctic whodunnit". Arkivigite je 2007-09-01 per la retarkivo Wayback Machine Monstersandcritics.com, December 14, 2006. Retrieved on December 19, 2006.
- ↑ Chapman, Paul. "New Zealand Probes What May Be First South Pole Murder". Arkivigite je 2007-03-27 per la retarkivo Wayback Machine The Daily Telegraph, (December 14, 2006), reprinted in The New York Sun (December 19, 2006). Retrieved on December 19, 2006.
- ↑ Booker, Jarrod. "South Pole scientist may have been poisoned". The New Zealand Herald, (December 14, 2006). Retrieved on December 19, 2006.
- ↑ "South Pole Death Mystery – Who killed Rodney Marks?" Sunday Star Times (January 21, 2007)
Eksteraj ligiloj
- Antarctic Treaty Secretariat
- Full Text of the Antarctic Treaty
- Original facsimile of Antarctic Treaty
- Australian Antarctic Territory
- National Science Foundation – Office of Polar Programs
- List of all Antarctic Treaty Consultative Meetings Arkivigite je 2010-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
- An Antarctic Solution for the Koreas San Diego Union-Tribune, August 25, 2005 (Both South Korea and North Korea are members of the Antarctic Treaty)
- Emblem of the Antarctic Treaty Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine