Antal Végh | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1933 en Jánkmajtis | |
Morto | 19-an de decembro 2000 (67-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Antal VÉGH [vEg], hungare Végh Antal, Esperante Antonio Végh estis hungara verkisto.
Antal Végh naskiĝis la 14-an de oktobro 1933 en Jánkmajtis. Li mortis la 19-an de decembro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
Antal Végh frekventis lernejon en Debrecen. Li komencis instrui en Újfehértó. Ekde 1962 li verkadis en Budapeŝto. Li interesiĝis pri vivkondiĉoj de vilaĝanoj en orienta Hungario, tamen, libro pri la hungara futbalo kaŭzis skandalon kaj samtempe konatecon. Li ricevis premion en 1981.
Verkoj (selekto) (ĉiuj prozoj)
- Korai szivárvány (Frua ĉielarko), 1963
- Aranyalma (Ora pomo), 1971
- Miért beteg a magyar futball? (Kial do estas malsana la hungara futbalo?), ĉefverko, 1974
- Kilencven perc (Naŭ dek minutoj), 1979
- Kenyér és vászon (Pano kaj tolo), 1986
- Akkor is, ha egyedül maradok (Tamen, se mi restos sola), 1988
- (Csurka) István a király? (Ĉu Stefano Csurka estas reĝo?), 1993
- Fekete szivárvány (Nigra ĉielarko), 1996
- Megmondom őszintén (Mi sincere diras), politikaj biografioj, 1999
- Gyémánthó (Diamanta neĝo), elektitaj noveloj, 2001
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.