Antal Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tóth Antal |
Naskiĝo | 1838 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | la 13-an de januaro 1907 en Szabadka (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Antal Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Antal estis hungara aktoro, operkantisto.
Antal Tóth naskiĝis en 1838 en Pest (urbo), li mortis la 13-an de januaro 1907 en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio).
Biografio
Antal Tóth komence estis bakisto, li komencis sian aktoran karieron en Szabadka en 1858. En la sekvaj jaroj li apartenis ekzemple al migrantaj trupoj de József Szabó (teatrestro) (1861–1863), de Endre Latabár (patro) (1865–1868, 1870-1872), de Károly Mosonyi (1873–74), de Andor Sztupa (1876–77), de Ignác Krecsányi (1881–82), de Zsigmond Feld (1896). En tiuj trupoj li estis unu el la ĉefaj aktoroj, li estis ankaŭ gastokantisto en 1869 en Nacia Teatro (Pest). Ekde 1898 ĝis sia morto li ludis en Szabadka.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - titolrolo
- Koriolano - titolrolo
- József Katona: Bánk bán - Petur, Tiborc
- Ferenc Erkel: Brankovics György (opero) - titolrolo (1869 en Nacia Teatro)
- Friedrich Schiller: Wilhelm Tell - Gessler
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.