Antal Pollák | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1865 en Szentes |
Morto | 30-an de marto 1943 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | inventisto |
Antal Pollák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pollák Antal estis hungara inventisto.

Antal Pollák naskiĝis la 29-an de marto 1865 en Szentes, li mortis la 30-an de marto 1943 en Budapeŝto.
Biografio
Antal Pollák komence frekventis lernejon en Szentes, poste en Graz. Li eklaboris, kiel komercisto pri tritikoj, dume li interesiĝis pri optiko, elektroniko kaj astronomio. En 1895 li inventis kun József Virág specialan bildotelegrafon, kiun ili nomumis teleautograf. En 1899 ili prezentis rapidtelegrafon, kiu sendis hore po 70.000 da vortoj (komparu: aparato de Siemens & Halske sendis hore nur po 700 da vortoj!). Post 2 jaroj tiu aparato jam sendis literojn, tamen la aparato ne estis profitita en Hungario. Poste li iris al Francio, sed dume komenciĝis la 1-a mondmilito, tial Pollák estis malamiko. La invento forgesiĝis.
Memorigiloj
- informada lernejo en Szentes
Fontoj
- Hungara Vikipedio