Antal Plesz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1930 en Sásd |
Morto | 12-an de januaro 2014 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Antal Plesz [ples], laŭ hungarlingve kutima nomordo Plesz Antal estis hungara arkitekto, membro de Hungara Arta Akademio (2000-2014).
Antal Plesz[1] naskiĝis la 19-an de majo 1930 en Sásd, li mortis la 12-an de januaro 2014 en Budapeŝto.
Biografio
Antal Plesz frekventis gimnazion en Dombóvár, poste konstruan lernejon en pli alta grado en Pécs. Li estis simpla laboristo en la jaroj 1948 kaj 1949, poste 2 jarojn teknikisto en Komló. Li akiris arkitektan diplomon en Konstrua Trafika Teknikuniversitato en 1956, post 4 jaroj ankaŭ majstran diplomon. Post la diplomo li laboris en pluraj konstruadoj en Baranya. Inter 1964-1976 li laboris en ŝtata arkitekta ateliero en Miskolc, pli poste en pluraj ŝtataj lokoj kaj li ankaŭ instruis inter 1970–1984. Depost fino de la socialismo (1990) li estis privata arkitekto. Li ricevis premiojn inter 1975-2009. Li edziĝis en 1965.
Liaj kreitaj konstruaĵoj (elekto)
- teretaĝaj loĝdomoj por ministoj en Komló, Zirc (1956–1957)
- oficejo por nafta oficejo en Nagylengyel (1962)
- hotelo en Miskolc (1964–1976)
- ĉirkaŭaĵo de Stacidomo Nyugati (1978–1980)
- restaŭrado de amfiteatro de Aquincum (2000)
Liaj kontribuoj (elekto)
- A vidéki sajátházépítés vizsgálata (kunlaboranto, 1951–1956)
- Gépgyárak tervezése
- Vallomások (2004)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-09-06 per la retarkivo Wayback Machine