Antal Nemcsics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nemcsics Antal |
Naskiĝo | 9-an de junio 1927 en Pápa |
Morto | 12-an de julio 2019 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Antal Nemcsics [nemĉiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemcsics Antal estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.
Antal Nemcsics naskiĝis la 9-an de junio 1927 en Pápa, li mortis la 12-an de julio 2019.
Biografio
Antal Nemcsics maturiĝis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1945, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1950. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Szőnyi, Béla Kontuly, János Kmetty. En la sekva jaro li ekinstruis en la Teknikuniversitato. Li kreis kolorsistemon kaj kolorharmonion Coloroid kun cifereca sistemo. En 1966 li doktoriĝis en la universitato, kandidatiĝis en 1980, doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio post 5 jaroj. Li ricevis premiojn aŭ medalojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1949-1998. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.
Elektitaj ekspozicioj
- debuto en 1952
- Budapeŝto (1959, 1965, 2000)
- Romo (1963)
- Munkeno (1966, 1967)
- Arthalo Budapeŝto (1991)
- Palaco Vigadó (1996)
Elektitaj pentraĵoj
- Virágzó fák
- A fény születése
- Tájkép
- Csendélet
- Mennyország kapuja
- Tisztelet a sárgána
Elektitaj artaĵoj
- Színország Kapuja (mobilo movigita per 100 motoroj)
- Bányászok (mozaiko en betono, Fonyód, 1970)
- Preĝejo Sankta Kruco (Nagyatád) (vitralo, 1967)
Elektitaj kontribuoj
- Színtan-színdinamika, 1979
- Coloroid Colour Atlas, 1988
- Színdinamika tudomány, 1989
- Színország törvényei, 1996
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio