Antal Margittai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 17-an de septembro 1880 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Várpalánka |
Morto | la 17-an de julio 1939 en Hungara reĝlando, Munkács |
Loĝloko | Hungario |
Ŝtataneco | Hungario • Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | botanikisto • gimnazia instruisto |
Antal Margittai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Margittai Antal estis hungara instruisto, botanikisto. Lia mallonga botanika nomo estis Margittai, lia familia nomo ĝis 1905 estis Gerber, inter 1920-1938 (dum dominado de Ĉeĥoslovakio) Helmeczy [helmeci], lia nepo estis Csaba Ecsedy.
Antal Margittai[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1880 en Várpalánka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa urboparto de Mukaĉevo en Ukrainio), li mortis la 17-an de julio 1939 en Munkács (Hungara reĝlando, nuntempa Mukaĉevo en Ukrainio).
Biografio
Antal Margittai maturiĝis en gimnazio en Munkács, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1905. Jam ekde 1904 li instruis en Munkács. Libertempe li esploris kreskaĵojn en la regiono. En 1916 li estis levita al pedagogia altlernejo, krome li instruis en komerca akademio. Tamen tiuj altlernejoj koincidas al nunaj mezlernejoj.
Elektitaj kontribuoj
- Adatok Turócz vármegye flórájához (1910, 1911, 1913, 1914, 1918)
- Adatok az Északkeleti Felvidék flórájához (1927)
- A kőrösmezei Pietros havas flórája (1935)
- Megjegyzések a magyar Elatine fajok ismeretéhez (1939)
Memorigiloj
- en 2010 memorreliefo fare de Petro Jevgenoviĉ Matl estis inaŭgurita en Mukaĉevo[2]