Antal Kóczé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1872 en Tășnad |
Morto | 8-an de oktobro 1926 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | tuberkulozo |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • bandestro |
KÓCZÉ Antal (pr. ko:ce: antal) estis hungara ciganmuzikestro naskita en Tasnád la 9-an de decembro 1872 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de oktobro 1926. Li estis la filo de muzikestro Lajos Kóczé.
Biografio
Antal Kóczé muzikis jam 9 jaraĝe en bando de Vince Bunkó. En 1890 li fondis memstaran bandonen Deĵo, kun kiu li longtempe muzikis en Koloĵvaro. Je la fino de la jarcento li trairis Eŭropon kun sia bando. Li muzikis al imperiestro Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), al la angla reĝo, al la cara familio en Sankta Peterburgo. En 1903 li gajnis la konkurson de ciganbandoj. En 1924 li faris kun sia orkestro novan turneon en Eŭropo. Ankaŭ Pau Casals rimarkis lian virtuozan ludon.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.