Antal Fonyó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1919 en Satu Mare |
Morto | 3-an de decembro 1981 (62-jaraĝa) en Szeged |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | juristo |
FONYÓ Antal (fonjo:) estis hungara juristo naskita en Satmaro la 23-an de julio 1919 kaj mortinta en Segedo la 3-an de decembro 1981.
Kariero
Antal Fonyó studis en Poĵonjo (1937-38) kaj Budapeŝto (1939-42). Post doktoriĝo pri juro li estis advokatkandidato, poste oficiro de la demokrata polico, ĉefreferanto, respektive grupestro de la policĉefkapitanejo de Budapeŝto en krimafera laboro. De 1951 li instruis en la katedro pri krimjuro de la ELTE, poste ekde la 1-an de oktobro 1957 en la Universitato József Attila (JATE) estis docento, poste profesoro (de 1-a de aŭgusto 1962). Inter 1960-1964 li estis ankaŭ dekano de la jurfakultato.
Verkoj
- A bűntetteket megállapító hatályos jogszabályok (kun kunulaŭtoro, Bp., 1951);
- A büntető törvénykönyv kommentárja (kun kunulaŭtoroj, Bp., 1968);
- Büntetőjogi módszerek és eszközök fejlődése a Magyar Népköztárság büntetőjogában (kun kunulaŭtoroj, Bp., 1974);
- Magyar büntetőjog. Különös rész. (II, kun kunulaŭtoroj).
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.