Antal Dávid | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de julio 1913 en Târgu Secuiesc | |
Morto | 26-an de julio 1988 (74-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato de Innsbruck vd | |
Familio | ||
Patro | István Dávid vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
DÁVID Antal (ĝis 1944 Dávid Iván) estis rumanihungara/hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Kézdivásárhely 30-an de julio 1913 kaj mortinta en Budapeŝto la 26-a de julio 1988. Li estis la filo de kantkomponisto István Dávid.
Biografio
La mezlernejon Antal Dávid finis en sia naskiĝurbo kaj faris sian abiturientan ekzamenon en Budapeŝto 1932. En universitato de Innsbruck li studis farmakologion. Inter 1932 kaj 1934 li estis korespondanto de la loka Székely Újság. Ekde 1934 li estis interna kunlaboranto de la Brassói Lapok, pli poste de Keleti Újság, en 1941-45 Szövetkezés en Marosvásárhely kaj de Magyar Nép en Kolozsvár. En 1945 li translokiĝis Budapeŝton kaj li laboris kiel publikoficisto redaktante samtempe la ĵurnalon Angyalföld. Li publikis ankaŭ en la Erdélyi Helikon, Pásztortűz, Kelet Népe kaj Híd.
Verkoj
- Hírek, rakontoj [sub nomo Dávid Iván], Kézdivásárhely, 1936;
- Üstökös a kéményen, rakontoj [sub nomo Dávid Iván], Mvh., 1941;
- Hazátlan voltam, etromano, 1941;
- Muzsikáló kút, romano, 1969;
- A kolozsvári futár, porjunulara romano, 1972;
- Háromszék nem alkuszik, 1973;
- Erdély nagy romlása, roman-trilogio: A sárkány papja, , 1974; A boldogított ország, 1975; Fordul az idő, , 1977;
- A tanú, 1981;
- Az első felvonás, romano, 1982;
- A szolgadiák, biografia romano, 1983.
Bibliografio
- Tibor Tüskés: Korok és irányzatok az ifjúsági történelmi regényekben (Könyvtáros, 1975. 7. sz.);
- Bárdosi Németh János: Erdély nagy romlása (Jelenkor, 1978. 6. sz.);
- Majtényi Zoltán: Dávid Antal hetven éves (Élet és Irod., 1983. 30. sz.).