Antónia Hetényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de septembro 1840 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 26-an de marto 1909 en Ádánd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Hetényi |
Frat(in)oj | Laura Hetényi • Amália Hetényi • Béla Hetényi • Elemér Hetényi • Jozefa Hetényi |
Edz(in)o | Zsigmond Szigetközi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Antónia Hetényi [hetEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hetényi Antónia estis hungara migra aktoro, operetkantisto.
Antónia Hetényi[1][2] naskiĝis la 9-an de septembro 1840 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempe en Slovakio), ŝi mortis la 26-an de marto 1909 en Ádánd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
Antónia Hetényi fariĝis infana aktoro en migra teatra trupo de sia patro ekde 1845. De 1860 ŝi estis konata kiel sukcesa operetkantisto ludanta en bonegaj teatraj kompanioj. Ŝiaj direktoroj inkluzivis Imre Szigeti (Arad (urbo), 1860-1861), István Bényei (Buda, 1867), Andor Sztupa (1870–1871, 1876–1878, 1879–1882), Ignác Krecsányi (1874–1875), Béla Szilágyi (aktoro) (1883–1884), Árpád Balogh (teatrestro) (1885–1886) kaj Sándor Csóka (1878–1879). En 1889 ŝi retiriĝis de la aktora vivo en teatra trupo de Ferenc Komlóssy (aktoro).
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- en:Adolphe d'Ennery: A két árva - Louise
- en:Robert Planquette A corneville-i harangok - Serpolette
- Jacques Offenbach: A gerolsteini nagyhercegnő - titolrolo