Grupo de kanadaj anseroj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj | ||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La ansero estas birdo apartenanta al la anserena subfamilio de la anasedoj. Ili estas grandetaj akvaj birdoj, similaj al la anasoj (kiuj estas pli malgrandaj) kaj al la cignoj (kiuj estas pli grandaj).
La plejmulto de la specoj de Eŭropo, de Azio kaj de la norda Ameriko estas migraj en sovaĝeco. Ĉiuj anseroj estas nure vegetaraj.
La anseroj metas malpli da ovoj ol la anasoj, sed ambaŭ gepatroj protektas la ovejon kaj la idojn, garantiantaj pli grandan mezan kvanton de ida supervivo.
La anseroj estis bredataj dum pluraj jarcentoj. La griza ansero (Anser anser) estas la origino de la eŭropaj bredataj anseroj, sed en Azio la cigna ansero (Anser cygnoides) ankaŭ havas longan historion.
Veraj anseroj
Genro Anser
- Griza ansero Anser anser
- Blankfrunta ansero A. albifrons
- Malgranda ansero A. erythropus
- Fabansero A. fabalis
- Mallongbeka ansero A. brachyrhynchus
- Hinda ansero A. indicus
- Cigna ansero A. cygnoides
Genro Branta
- Kolringa ansero Branta bernicla
- Kanada ansero Branta canadensis
- Eta kanada ansero B. hutchinsii
- Blankvanga ansero Branta leucopsis
- Ruĝkola ansero B. ruficollis
- Havaja ansero B. sandvicensis
Genro Chen
- Neĝansero Chen caerulescens
- Imperiestra ansero, C. canagica aŭ A. canagicus
- C. rossii aŭ A. rossii
Neveraj anseroj
- Egipta ansero, Alopochen aegyptiacus
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri ansero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Celi anseron, trafi aeron. ” „ Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. ” „ Fordoni anseron, por ricevi paseron. ”
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-16.