Anousheh Ansari | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1966 (57-jaraĝa) en Maŝhado |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Plano |
Ŝtataneco | Usono • Irano |
Alma mater | Universitato George Mason • Universitato George Washington |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto • kosmonaŭto • inĝeniero • astronomo • entreprenisto • private space traveler • komerca estro |
TTT | |
Retejo | http://www.anoushehansari.com/ |
Anousheh ANSARI (perse انوشه انصاری; naskiĝis la 12-an de septembro 1967 en Maŝhado, Irano; en la aĝo de 16 forlasis Iranon por ekloĝi en Usono) estas kunfondinto kaj gvidanto de entrepreno Prodea Systems, Inc.. Antaŭe ŝi envolviĝis en kompanio Telecom Technologies, Inc. (TTI), kiun ŝi fondis la entreprenon en 1993, sed ĝi estis vendita en 2000 al firmao Sonus Networks.
Ŝi kune kun sia bofrato Amir Ansari donacis la 6-an de majo 2004, je la 43-a datreveno de suborbita flugo de Alan Shepard en la kosmon, kelkmilionojn da usonaj dolaroj al la X-Prize-fondaĵo. La X-Prize estis alinomita post tiu donaco al Ansari X-Prize.
Ŝi planis veturi al Internacia Kosmostacio en 2007 kiel kosmoturisto, sed pro elfalo de japano Enomoto Daisuke pro lia nekonvena sanstato, ŝi anstataŭis lin jam en kosmoflugo la 18-an de septembro 2006 de kosmodromo Bajkonur en Kazaĥio. Per tio ŝi iĝis la unua virino-islamano kaj la unua iranano en kosmo. La 29-an de septembro 2006 Ansari bonorde alteriĝis en antaŭplanita parto de Kazaĥio.
Edziniĝinta, ŝi ne havas infanojn.
Eksteraj ligiloj
- Anousheh Ansari (persalingva),
- Blogo Arkivigite je 2006-10-04 per la retarkivo Wayback Machine