Reklamo estas disvastigata informo, kiu instigu homojn fari ion, plej ofte aĉeti iujn varojn aŭ servojn. Sed ankaŭ ekzistas socia reklamo.
Iomete samsignifa estas varbado.
IKEV difinas reklamon jene: "reklamo estas influado sur la publiko aŭ difinitaj grupoj per diversspeca publikigado kaj/aŭ aliaj rimedoj kun la celo stimuli la vendon de difinitaj varoj aŭ servoj".[1]
Laŭ la difino de NPIV, varbado estas instigado por ke iu aniĝu al grupo, partio, doktrino[2]; ekzemple por ke iu soldatiĝu.
Rimedoj de reklamo
- Afiŝoj
- Flugfolioj
- Gazetoj, ĵurnaloj kaj revuoj
- Interreto (vidu ankaŭ la artikolon spamo)
- Radio (komunikilo)
- Televido
Gravaj entreprenoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.