Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anogramma leptophylla

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Filiko Pteridophyta
Klaso: Pteridopsida
Ordo: Pteridales
Familio: Pteridaceae
Genro: Anogramma
Anogramma leptophylla
(L.) Link
Sinonimoj

Anogramma caespitosa

Aliaj Vikimediaj projektoj

Anogramma leptophylla (Efemera filiko) estas filiko, kies individuoj vivas nur kelkajn monatojn. Ĝi kreskas ĉefe en la varmaj regionoj, apud oceanaj, maraj bordoj. La Anogramma leptophylla bezonas por sia kreskado senfrostan, humidan klimaton.

La senseksa generacio de la filiko ĝermas en decembro kaj komence de aprilo atingas la plenan grandon, 5-20 cm. La folioj estas dividitaj 1-3-foje. Karakteriza estas, ke la pli frue kreskantaj folieroj estas pli malgrandaj (1-5 cm), sed pli larĝaj ol la postaj folioj. La sporangioj kreskas sur la suba flanko de la folio. La sekan someron travivas en formo de tubero, produktita de la gametifona generacio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.