Anni kaj Montmartre
Anni kaj Montmartre
Anni kaj Montmartre
AŭtoroRaymond Schwartz
Eldonjaro1930
UrboParizo
EldonintoSolsona
Paĝoj128

Anni kaj Montmartre [1] estas 128-paĝa romaneto de Raymond Schwartz eldonita en Parizo en la jaro 1930. Dansk Esperanto-Forlag represis ĝin ofsete en 1974.

Recenzoj

Citaĵo
 La certe malgaja aventuro de l' juna germanino, delogita, trompita, forlasata en Parizo kie ŝi malsuprenfalas ĉiujn ŝtupojn de l' socia klasaro ĝis nevola kunkulpo en krimo estas rakontata tiel sprite, tiel moke, per tiaj neatenditaj figuroj kaj komparoj, ke ĝi elvekas nevenkeblan ridadon. 
 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 136; Historio de Esperanto II, paĝo 710
Citaĵo
 Estis io tragika en R. Schwartz (1894-1973), kio igis lin eskapi aŭ en artefaritan humuron de kalemburoj, aŭ en la fabelan mondon de simplaj sentoj kaj klaraj dislimoj inter bono kaj malbono. Al la hodiaŭaj legantoj lia frua romano povas ŝajni naiva kaj siropa. Ĝuos ĝin nur tiu, kiu trovos en ĝi ĉarmon kaj saĝon de fabelo. Ĉar Anni, simpla knabino, estas moderna ruĝkufulineto. Montmartre, sidejo de pariza demi-mondo, estas lupo. Kaj la maljuna florvendisto, aperas kiel bona feino. La lingvo, kvankam talenta, ne estas plene modela. Korektendaj estas tipaj francismaj eraroj ("ekspozi" anstataŭ eksponi, "lento" anstataŭ lenso) strangaj galicismoj ("iri tra la vivo, okulojn fermitaj", "spicistino" vendanta...lakton kaj ovojn), diversaj mallertaĵoj ("sinplaĉa" kelnero, "subteni lacecon de iu"), formoj neaktualaj ("koktajlo", "apriorie"). La belan eksteran aspekton de la libro la eldonisto difektis per altajpitaj paĝoj. 
 septembro 1974, T.J. Michalski, Heroldo de Esperanto

Referencoj

  1. Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, 728 paĝoj, paĝo 132, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.