Por samtitola artikolo vidu la paĝon Annecy (stacidomo). |
Annecy | |||||
---|---|---|---|---|---|
La palaco Isle ĉe la rivero Thiou. | |||||
komunumo en Francio • urbego | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Haute-Savoie (prefektejo) | ||||
Arondismento | Annecy (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
Ĝemelurboj | Cheltenham (Britio); Bayreuth (Germanio); Vicenza (Italio) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 74010 [+] | ||||
Poŝtkodo | 74000. 74370, 74600, 74940, 74960 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 74010 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-annecy.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | s-ro François Astorg 2020-2026 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 131 715 (2021) | ||||
Loĝdenso | 3 695 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 54′ N, 6° 8′ O (mapo)45.8991666666676.1294444444444Koordinatoj: 45° 54′ N, 6° 8′ O (mapo) | ||||
Alto | de 418 al 926 m | ||||
Areo | 13,75 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Annecy [+] | |||||
| |||||
Annecy, en esperanto Anecio[1] (uzatas ankaŭ Anci'[2]), estas sudorient-francia komunumo kaj urbo, kuŝanta ĉe la norda pinto de lago 27 km² granda : la Anecia Lago . Ĝi situas en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj kaj estas la prefektejo de la departemento Haute-Savoie. Fine de 2021 en la urbo vivis 131 715 loĝantoj, pro la disvastiĝo de Annecy inkludante la kvin ĉirkaŭajn komunumojn: Annecy-le-Vieux, Cran-Gevrier, Meythet, Pringy kaj Seynod. En 2012 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.
Heraldiko
"El gorĝo kun truto el arĝento bende metita." |
Vidindaĵoj
En la urbo troviĝas malfrugotika katedralo Saint-Pierre el la 16-a jarcento, kiu estas kun la kastelo de Annecy klasifikita Historia Monumento de Francio.
Ekonomio
Gravas en la ekonomia vivo la metal-, teksaĵ-, ledo-, nutraĵ-, kaj lignoindustrio. La urbon superas mezepoka kastelo sur monteto en la urba centro.
Krom tio la urbo estas aera kuracejo kiel la partnerkomunumoj de Bayreuth kaj la angla Cheltenham.
Sporto / Kulturo
En 1997 okazis tie la junulara mondĉampioneco en malpeza atletiko. La urbo kandidatis por la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2014.
En la urbo okazas la Anecia Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj, kiun gajnis en 2005 la hungara animacia filmo Nyócker.
Esperanto
Ĉe la lago estas originala esperantlingva bildstrio de Serĝo Sir' kiu humure kaj ironie kronikas la ĉiutagan vivon de du Ancianinoj esperantistaj (patrino kaj filino). Ĝi estas kompilo de ĉirkaŭ 70 duonpaĝaj epizodoj, kiuj felietone aperadis en la revuo de SAT-Amikaro, La Sago, inter ĝiaj numeroj 2 kaj 94.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo Arkivigite je 2007-01-01 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la urba Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj
- Turismo: Annecy turismo
- Franclingve: Annecy, fotoj de Stéphane MUGNIER
Notoj
- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P249
- ↑ ekzemple en la kolora bildlibro "Ĉe la lago" de Serĝo Sir', subtitolata "plenkoloraj bildrakontoj pri la ĉiutaga vivo en Anci'" (2013)