Annamária Szalai | |
---|---|
Annamária Szalai | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1961 en Zalaegerszeg |
Morto | 12-an de aprilo 2013 (51-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Berzsenyi Daniel College |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • ĵurnalisto • politikisto • profesoro |
Annamária Szalai [salai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szalai Annamária estis hungara instruisto, kulturisto, parlamenta deputito, altlerneja instruisto. Antaŭ ŝia morto ŝi ŝanĝis sian familian nomon al Szalay [salai].
Annamária Szalai[1] naskiĝis la 16-an de septembro 1961 en Zalaegerszeg, ŝi mortis la 2-an de aprilo 2013 en Budapeŝto.
Biografio
Annamária Szalai akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi en 1982, kulturistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1990, ekonomian diplomon en Financa Altlernejo en 1998. Jam post la unua diplomo ŝi instruis 2 jarojn en bazlernejo, poste ŝi estis ĵurnalisto, inter 1985-1997 ŝi estis estro de la departementa kineja firmao, pli poste ĝis 2002 ŝi estis gvidanto de koncerthalo de Zalaegerszeg, fine ŝi instruis en Altlernejo János Kodolányi.
Politika kariero
Ekde 1991 ŝi aliĝis al Fidesz. Inter 1998-2004 ŝi estis parlamentano, poste ŝi estis estro de la Radio kaj Televido-Aŭtoritato, kie ŝi laboris ĝismorte. Ŝi suferis pro kancero kaj ŝi laboris eĉ en la hospitala lito. Ŝi ricevis 4 premiojn ekde 2007, la lastajn 2 jam postmorte.
Memorigiloj
- reliefo en Zalaegerszeg
- filma premio fondita en 2015
Vidu, aŭdu ankaŭ
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM122205 hungarlingva datenaro de muzeo