Annamária Barabás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1977 (47-jaraĝa) en Baraolt |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
BARABÁS Annamária [baraba:ŝ] estas rumania hungara-svisa operkantistino (soprano). Ŝi naskiĝis en Baraolt la 22-an de januaro 1977.
Biografio
Annamária Barabás studis en muzikfakultato de Braŝovo, poste en konservatorio de Lausanne en klaso de Brigitte Balleys. Ŝi pluperfektiĝis en Italio kiel studentino de Luciana Serra kaj Claudio Desderi. Ŝi debutis en 2007 en Festivalo Ticino Musica (Svislando) en Locarno en ĉefroloj de operoj Lo Speziale kaj La Canterina de Joseph Haydn. En 2008 en Sanremo (Italio) en kantokonkurso Franco Alfano ŝi estis finalistino. En junio 2009 en Nimes (Francio) en Internacia Operkonkurso ŝi gajnis la 3-an premion.
Fonto
- Oficiala retejo Arkivigite je 2014-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Pri la kantistino Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.