Anna Weinstein | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 1942 en Varsovio |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Leszno Street |
Familio | |
Infano | Halina Weinstein |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Anna WEINSTEIN-RUFF[1] estis pola esperantistino kaj industriist-edzino loĝanta en Varsovio[2]. En esperanton ŝi tradukis plurajn tekstojn, interalie la novelaron Bonhumoraj Rakontoj de Janusz Korczak, kiu estis amiko de ŝia familio[3][4]. Ŝi estis kunlaboranto de Pola Esperantisto[5]. Kiel veterano de la Esperanto-movado, dum UK 1937 ŝi estis premiita per Arĝenta Jubilea Stelo[6].
Anna estis la patrino de Halina Weinstein. Ŝi mortis en la varsovia geto[7].
Referencoj
- ↑ Andreas Künzli: Polen: Esperanto-Propaganda in eigener Sache und im Sog der Politik
- ↑ Biuletyn Księgi Adresowej Esperantystów Polskich i Praktyczny Informator Esperancki = Bulteno de la Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj kaj Praktika Informilo pri Esperanto. Rok 1, zeszyt 1 (lipiec 1935)
- ↑ Zofia Banet-Fornalowa: Janusz Korczak Arkivigite je 2020-06-05 per la retarkivo Wayback Machine, Monato, oktobro 1998
- ↑ Noto fine de la teksto Litkovrileto de pupo en Vikifontaro
- ↑ Kunlaborantoj en Pola Esperantisto : esperantaj sciigoj por pollingvanoj. Jaro 32, no 12 (Decembro 1938)
- ↑ Pola Esperantisto : esperantaj sciigoj por pollingvanoj. Jaro 31, no 12 (Decembro 1937)
- ↑ Memore al tiuj, kiuj foriris, Pola Esperantisto : esperantaj sciigoj por pollingvanoj. Jaro 34, no 4-5 (Aŭgusto-Septembro 1946)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.